Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio donis ilin al sia frato. Li diris „ĝis revido” kaj iris en la lernejon.

Ekstere estis varme kaj bele. Petro promenis malrapide. Tagmeze li venis al la lernejo. La instruisto diris al Petro: „Ĉiuj knaboj venas al la lernejo matene. Vi venas tagmeze. Malbele, Petro!”

Kiam Petro revenis hejmen, li tagmanĝis rapide, skribis kaj lernis. Vespere prenis Petro kajereton kaj enskribis: „La libroj estas sur la tablo” kaj li metis la librojn sur la tablon. „La vestoj estas sur la seĝo” kaj li metis la vestojn sur la seĝon. „Kaj mi en la lito” skribis Petro kaj li kuŝis en la liton.

Nokte dormis Petro bone. Matene ii vekis, ekprenis la kajereton kaj legis: „La libroj estas sur la tablo.” „Bone, estas!” „La vestoj — sur la seĝo.” „Jes!” „Kaj mi en la lito” legis la knabo kaj li vidis neniun en la lito.

Petio demandis: „Kie mi estas?”

Demandoj: Kiu donis al Petro la vestojn ? Kiel Petro vestis sin ? Kiam li venis al la lernejo? Kion diris al li la instruisto ? Kion faris Petro vespere ? Kion demandis Petro matene ?

vekas, vestas, lavas, akvo, sapo, viŝas, viŝtuko, mateno, tagmezo, vespero, lernejo, ĉiu.