Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
XV.

Kiam la knabo ne havas kajeron, li iras al la vendejo. En Ia vendejo estas multe da kajeroj, plumoj kaj papero. En kia vendejo estas kajeroj ? En vendejo de skribilaro estas kajeroj. La knabo diris al la vendisto: „Mi petas kajeron !” La vendisto donas al la knabo kajeron. La knabo prenas la kajeron kaj donas al la vendisto monon. La knabo aĉetas kajeron. La vendisto prenas la monon kaj donas al la knabo kajeron. La vendisto vendas kajeron. La knabo donas al la vendisto monon por la kajero. La knabo pagas al la vendisto. Kiam la knabo pagas multe da muno por la kajero, ĝi (la kajero) estas kara. Kiam li pagas malmulte, ĝi estas malkara.

Kiam la homo havas multe da mono, li estas riĉa. Kiam li ne havas monon, li estas malriĉa

Kiam estas malvarme al ni, ni tremas.

Kiam mi vidis ekstere malriĉulon, kiu tremis pro malvarmo, mi kompatis lin kaj mi donis al li veston por varmigi lin.

Homo, kiu kompatas estas kompatema. Homo, kiu volas dormi, estas dormema.

La infano manĝas. La malsata volas manĝi. La knabo ne havis plumon kaj li ne skribis la lecionon. La knabo ne havis plumon por skribi la lecionon, li iris en la vendejon por aĉeti plumon.


EN VINTRA NOKTO.

En vintra vespero sidis Lazaro en sia ĉambro kaj legis. Subite li ekaŭdis, ke oni frapas sur la