ziasmo estis plenega, kaj malsekaj kaj brilaj fariĝis
iliaj okuloj.
„Miaj amikoj, diris Beethoven, tre malfeliĉa
mi estas, ĉar la plezuron, kiun vi eksentas mi ne povas
partopreni. Mi ŝatas ankaŭ la muzikon,
sed, tion vi jam rimarkis, mi estas tiel surda, ke mi
aŭdas nenian sonon. Bonvolu permesi, ke mi legu
tiun muzikon, kiu havigas al vi tiel agrablan kaj
kvietan kortuŝecon.”
Li prenis la kajeron kaj liaj okuloj mallumiĝis
lia spirado haltis, poste li ekploris kaj teren lasis
fali la muziknotojn. Tio, kion ludis la kamparanoj; tio,
kio ilin entuziasmigis, estis la alegreto de la simfonio
en A de Beethoven.
Ĉirkaŭ li kunvenis la tuta familio, montrante
al li per signoj sian miron kaj scivolon.
Dum kelkaj momentoj ankoraŭ konvulsiaj ploregoj malhelpis lin paroli, kaj poste li diris al ili:
„Mi estas Beethoven."
Tiam ili demetis la ĉapelon kaj kun silenta respekto
sin klinis antaŭ li; Beethoven tiris al si la
manojn, kiujn premis kaj kisis la vilaĝanoj, opiniantaj,
ke la homo kiu estas kun ili, estas pli granda
ol reĝo.
Beethoven etendis la brakojn kaj ĉiuj ĉirkaŭprenis lin.
Poste li sin levis subite, eksidis antaŭ la klavaron,
petis per signoj la junulojn, ke ili reprenu la
muzikilojn, kaj li ludis mem tiun ĉefverkon. Ili estis
tute atentaj, kaj muziko neniam estis pli bela nek
pli bone ludata.
Kiam ili finis, Beethoven restis ankoraŭ ĉe la
klavaro kaj feliĉ-melodiajn kantojn de dankeco al la
Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/60
Ĉi tiu paĝo estas provlegita