Paĝo:Zamenhof - Aldono al la „Dua Libro de l’ Lingvo Internacia.“, 1888.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia esprimi ilian juĝon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la "Dua Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, ĝi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l' lingvo internacia.

Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia, ke mia deziro