Paĝo:Zamenhof - Paroladoj, 1930, Sasaki.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Ĝojinda estas la apero de E. U. B. post longaj, sindonaj klopodoj de s-ro Kaĵi, en beleta formo, facile akirebla por ĉiu amanto de Esperanto. Aparte ĝojinde estas ke surkronas la serion, kiu espereble senĉese daŭros, la Paroladoj de Zamenhof.

Estus absolute senbezone diri, ke la lingvo Esperanto, elkreskinta el la nobla koro de Zamenhof, havas por ĉiam sian centron en Zamenhof, en lia stilo plej simpla kaj perfekta. Inter multaj skribaĵoj de Zamenhof oni nature turnos sin al liaj Paroladoj por trovi tie la kernon de liaj pensoj. Oni trovos tie plej purajn Zamenhofajn esprimojn, tute ne katenitajn de ies ajn pensmaniero aŭ esprimoj. La Paroladoj estas ja kristaloj, kiujn la plej zorgoplena, sperta tamen modesta artisto de la lingvo devis poluri kaj poluri antaŭ sia prezentado al la mondo, ĝis ili brile radiis. En liaj Paroladoj ni kvazaŭ aŭdas lian voĉon mildan sed decidan, amoplenan sed samtempe flamantan per arda pasio kaj forta konvinko. Tiu, kiu dubas eĉ momente pri la solideco de la lingvo, lin aŭskultu kaj li tuj fariĝos plej fervora adepto. La Paroladoj estas al ni, kiel la Biblio al la kristanoj.