Amare

El Vikifontaro
Amare ()
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 33)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AMARE

Homo povas esti hodiaŭ bolŝevisto kaj morgaŭ faŝisto aŭ inverse. Pri tio ekz-oj abundas. Sed por fariĝi esp-isto, necesas unue lerni la Zamenhofan lingvon, kaj tio postulas relative longan tempon. Kaj kiam homo akiris sufiĉan scion je esp-o, tio ankoraŭ ne signifas kompletan esp-istecon. Tia kvalito akiriĝas nur per plurjara praktikado de nia lingvo kun homoj el ĉiuj mondpartoj.
Kiu ĝojas ĉe ricevo de letero, ekz-e el Ĉinio, en kiu estas dirite, ke lia korespondantino, ekz-e el Nov-Zelando, malsaniĝis kaj suferas, nur tiaulo estas vera esp-isto.

*

Mi konas personojn, kiuj povas bele deklami kaj kanti en esp-o ĉe vesperkunveno, kaj kiuj tamen ne estas esp-istoj. Kaj tre malagrablan senton mi ĉiam spertas ĉe la konstato, ke homoj emas papage parkeri kelkajn strofojn, por havi la eblon paradi sur podio antaŭ multnombra ĉeestantaro kaj ricevi aplaŭdojn.

*

La surmeto de insigno ĉe jaketa butontruo plej ofte signifas nenion precizan, rilate al la vera adepteco de ties surmetinto. Ja ne eblas per tio tuj ekscii ĉu la insignoportanto estas sincera, lojala, fervora ano de la movado, partio aŭ kredo, kies insignon li elmontras.
Sed eblas preskaŭ tuj ekscii, ĉu la portanto de kvinpinta verdostelo estas, aŭ ne, esp-isto: sufiĉas ja lin alparoli en nia lingvo kaj atendi respondon al demando…

–Iuelie Alienema–
("Sennaciulo", aŭgusto 1946)