Diskuto:Vojaĝo en Esperanto-lando / Viaje por el país del esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro

Tradukpermeso[redakti]

Saluton. Mi iom dubas pri legitimeco de la projekto de la tradukado de la libro ĉi tie. Mi dume ne povas kontroli permesilon (mian ekzempleron mi havas aliŝtate) sed mi dubas pri ĝia libereco. Al ĉiu materialo enmetita en Vikifontaron estas algluitaj la liberaj permesiloj Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj GFDL - se iam aŭtoro liberigos sian verkon sub tia permesilo li neniam plu povos la permeson retiri.

Se vi havas la permeson por tradukado bonvolu kontroli ĉu laŭ ĝi la fina verko estos libera! Se la libro estas kopirajtita, nepre necesos ankaŭ OTRS-konfirmo!

Mi havas ankaŭ kelkajn teknikajn rimarkojn, sed la kopirajta problemo multe pli gravas. --KuboF (diskuto) 20:40, 17 Dec. 2012 (UTC)

Kara KuboF:

Jen mesaĝo de s-ro Kolker, kiun li sendis al mi hodiaŭ:

Kara Luis! Mi volonte donas formalan permeson por la hispanlingva traduko de "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi ne scias, kiel aranghi tiun permeson teknike. Vi povas transmeti tiun mian mesaghon en la diskutejon. === Boris Kolker

Amike, --Luis Elíver Castro (diskuto) 22:22, 18 Dec. 2012 (UTC)

Kara Luis, estas bone ke vi ricevis la permeson por tradukado. Tamen, mi tuŝis ankaŭ (precipe) alian permeson: la permeson pri libera permesilo. La libro estas plejprobable kopirajtita kaj tiaj verkoj estas en Vikifontaro malakcepteblaj. Se la sinjoro Kolker akceptas porĉiam, neretireble kaj tutmonde liberigi la verkon laŭ la permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0GFDL (kio ka. signifus ke iu ajn povos ĉiam senpage uzadi la verkon sen ajna devo ion pagi al s-ro Kolker, eĉ sen plia anticipa interkonsento!), nur tiam povas esti la verko enmetita tien ĉi. Bv. informi la s-ron Kolker pri tiu ĉi fakto, prefere utiligu w:Vikipedio:OTRS, kaj se li konsentos pri libera permesilo, li bv. sendi permeso-konfirmon al permissions-eo (heliko) wikimedia.org
Bonvolu kompreni min tiel kiel mi intencas: mi jam ĉeestis pliajn disputojn en vikioj rilataj al temo de rompado de kopirajtoj kaj neniu el ili estis amuza. Rompado de kopirajtoj estas danĝera por longdaŭreco de niaj vikioj, pro tio ni klopodas stoki nur liberajn materialojn. Amike. --KuboF (diskuto) 11:45, 19 Dec. 2012 (UTC)

Bone. Nun bv. permesi al mi simpligi la taskon al s-ro Kolker por ne ĝeni lin per tro da burokrataĵoj. Mi petos al li legi ĉi diskuton kaj (laŭ la ŝablono en w:Vikipedio:OTRS) sendi jenan tekston al permissions-eo (heliko) wikimedia.org:

« Mi, aŭtoro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" (http://eo.wikipedia.org/wiki/Voja%C4%9Do_en_Esperanto-lando), konsentas kun tio, por ke tiu ĉi mia teksto estu sciigata pere de Vikifontaro (http://eo.wikisource.org/wiki/Voja%C4%9Do_en_Esperanto-lando) sub licenco GFDL (devliga versio: http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html; neoficiala traduko: http://www.gnu.cz/article/36/) kaj sub licenco Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 Unported (devliga versio: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/; plena versio: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/legalcode). Mi konscias, ke tiu ĉi verko povas esti libervole reguligata kaj transprenata de pluaj flankoj al kia ajn celo inkluzive de komercaj. Mi deziras, por ke la aŭtoro de tiu ĉi verko estu markita (Boris Kolker). »

Se li konsentas kaj sendas ĉi-suban permeso-konfirmon, ĉu jam eblos, ke la verko plu estu enmetita tien ĉi, kune kun la iom-post-ioma traduko, kiel ĝis nun? Amike, --Luis Elíver Castro (diskuto) 14:46, 19 Dec. 2012 (UTC)

Hmm, nun mi fakte ekkonciiĝis pri plia problemo: la libro enhavas tekstojn de aliaj aŭtoroj, ĝi kolektas ilin. Mi ne povas kontroli kiel estis solvita tiu problemo, espereble la sinjoro Kolker havas la rajton liberigi ankaŭ tiujn ĉi partojn (mi vere ne scias). Alikaze eble eĉ necesus peti permeson de ĉiuj aŭtoroj, kiuj ne mortis antaŭ pli ol 70 jaroj, en eĉ malpli bona okazo de iliaj heredantoj kio multege pli problemas. La informoj de Kolker estas esence gravaj ĉi-kaze.
Se ĉio tio (espereble sufiĉos nur permeso de la s-ro Kolker) sukcesos tiam enmeto de la libro en Vikifontaron estos plene laŭleĝa kaj laŭregula kaj nur tre malfacile (se entute iel) eblos ĝin forpreni. Aldone, porĉiam neniu plu bezonos peti permeson por traduko kaj tia tradukado senprobleme povos okazi pere de Vikifontaro (sed traduko prefere en alilingva Vikifontaro, sed nun tio estas nura teknika afero...). --KuboF (diskuto) 10:49, 20 Dec. 2012 (UTC)

La surpapera libro aperigas nur unu kopirajton jene:

© 2002, 2005 Universala Esperanto Asocio

Por la unuopaj tekstoj de la aŭtoroj enhavitaj en "Vojaĝo", sufiĉis, ke la fontoj estu cititaj.

Kaj jen el la enkonduko de Vojaĝo: "La tekstoj plejparte estas originale verkitaj en Esperanto kaj jam ie publikigitaj. Principe, ili estas prenitaj senŝanĝe, kvankam pro didaktikaj kaj redaktaj kaŭzoj kelkaj tekstoj estas iomete modifitaj, multaj tekstoj estas mallongigitaj, preskaŭ ĉiuj tekstoj estas komentitaj".

Kio do devas esti la teksto sendota de s-ro Boris Kolker? Bv. helpi min redakti ĝin. Amike, --Luis Elíver Castro (diskuto) 04:32, 21 Dec. 2012 (UTC)

Mi prefere demandis rekte al la libroservo de UEA pri ĉiuj posedantoj de kopirajtoj, ili scios multe pli bone ol ni du (almenaŭ mi esperas...). Nun mi atendas ilian respondon. --KuboF (diskuto) 02:53, 25 Dec. 2012 (UTC)

Bonege. Mi do atendos viajn novaĵojn. Feliĉan novan jaron deziras al vi, --Luis Elíver Castro (diskuto) 16:34, 27 Dec. 2012 (UTC)

Nu, okazis kio okazis kaj sr-o Kolker konfirmis la permeson por traduko sed ne liberigon. La materialo estas do kopirajtita kaj estas forigota. --KuboF (diskuto) 21:19, 18 Feb. 2013 (UTC)