Du fervojaj direktoroj, kiel lokomotivisto kaj hejtisto

El Vikifontaro
Du fervojaj direktoroj, kiel lokomotivisto kaj hejtisto ()
de
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Du fervojaj direktoroj, kiel lokomotivisto kaj hejtisto.

Vere amerikane aspektas la jena rakonto, kiun raportas la « Railway Age Gazette ».

Du direktoroj de la Denver kaj Rio-Grande fervojo (le ĉefsuperintendento kaj superintendento) estis dum longeta inspektora vojaĝo malproksimaj de sia celo Salt Lake City ankoraŭ 27 km., kiam konstatiĝis, ke la lokomotivisto kaj la hejtisto jam estis deĵorintaj dekses borojn kaj nun estis transpasontaj la plej longan deĵordaŭron, kiu estas premesata per la leĝo. Mallonge decidinte la nomitaj ambaŭ superaj oficistoj suriris la lokomotivon kaj volonte uzis la okazon, por montri, ke ili de sia iama servo posedis ankoraŭ sufiĉajn konojn pri la praktika fervojservado, por anstataŭi lokomotiviston kaj hejtiston. Sen malhelpoj kaj danĝeroj ili kondukis la vagonaron al la celo, dum la anstataŭataj lokomotivisto kaj lia hejtisto, certe por sia propra granda kontentigo, estis sidiĝintaj en la salonvagonon de la direktoroj.

Esperantigis : Komo el Danzig.