Fabloj de I. A. Krilov/La muŝo kaj la vojaĝantoj

El Vikifontaro

16. La muŝo kaj la vojaĝantoj.

Somere, dum varmega tago, en Julio,
Sur vojo sabla kaj dekliva,
Kun pakoj kaj kun granda familio,
Kaleŝo tre masiva
Treniĝis.
La kvaro da ĉevaloj tute forlaciĝis.
De loko la veturigisto saltis.
Kaj kiam la ĉevaloj haltis,
De ambaŭ flankoj ilin la veturigisto
Kun la lakeo batas. La sinjor' eliris,
La sinjorin' kun servantino, instruisto.
Sed la ĉevaloj la kaleŝon ne ektiris,
Car [tiel] estis ĝi tro multe ŝarĝigita
Kaj per la monta sabla vojo malhelpita.
Alflugis muŝo. Je l'mizer' ĝi eksopiris
Kaj helpi volas: laŭte zumi ĝi komencas;
Jen ĉirkauflugas veturilon,
Jen flankĉevalon helpi ĝi intencas,
Jen sidas sur la kondukilon,
Jen la veturigiston mordi ĝi atencas;
Aŭ la ĉevalojn ĝi forlasas,
La vojaĝantojn tedas, inter ili pasas;
Klopodas ĝi kaj pro laciĝ' apenaŭ spiras,
Zumante laŭte cirkaŭ ĉiu,
Kaj plendas, ke neniu,
Ĝin helpi nun deziras.
La servantaro malantaŭe piediras;
La instruist' al sinjorin' sekretojn diras;
Kaj la sinjoro, forgesinte, kion devis,
Kun servantino en arbar' pri fungoj revis;
La muŝo ĉirkaŭ ĉiuj per zumad' sonoras,
Ke sola ĝi laboras.
Sed dume iom ripozinta ĉevalkvaro
Prosperis jam elrampi el sablaro.
Nu, nun jam glor' al Dio!» diras muŝ' kun ĝojo:
«Sidiĝu, kaj feliĉa estu via vojo;
Kaj mi post tiom da laboro
Ripozos dum duon' da horo».

Ekzistas homoj, kiuj kun fervoro
Al plej diversaj faroj sin sensence metas,
Klopodas, kiam oni ilin eĉ ne petas.