Gertie

El Vikifontaro
Gertie ()
Tradukita de A. Bayer
Literatura Mondo, 1922 (p. 3-5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
GERTIE
DE EŬĜENO HELTAI

Ĉe la malantaŭa pordeto de la teatro ĉiuvespere la sama junulo atendis je Gertie. Kaj kiam li plektis sian tremantan brakon en la brakon rondetan de la knabino kaj tiris milde al si la blondan anglan knabinon, la sama junulo ĉiuvespere la saman ĝemon aŭdigis. La knabino ridetis. Ĉi maniere ili vespersalutis unu la alian.

La junulo estis enamiĝinta al Gertie, kaj Gertie ne estis enamiĝinta al la junulo. Gertie havis hejme, en Londono, fianĉon, kaj la junulo havis nenie iun. Orfe kaj forlasite li vivis en la granda urbo, kun senlima sopiro en sia koro, ke foje li amu iun, ke foje li estu bona kaj dorlota al iu kaj per sia arda amo li varmigu la koron de iu. Kiam la junulo ekvidis Gertie, li jam sciis, ke li povos ami nur ĉi tiun knabinon, kaj poste li dediĉis sian tutan vivon al ŝi. Ankaŭ Gertie estis bona, afabla, milda kaj revema, kaj la junulo dum longa tempo ne povis kredi, ke la sorto ne destinis ilin unu por la alia. Nur kiam klariĝis, ke la fidelo de Gertie al ŝia fianĉo estas neŝancelebla, ke ŝia tuta karesemo kaj revemo flugas trans la maron al la homo, kies ringon ŝi portas sur sia gracia kaj revemo flugas trans la maron al la homo, kies ringon ŝi portas sur sia gracia kaj delikata fingro, tiam li ekvidis, ke bedaŭrinda miskompreno kunportis multajn maldolĉajn sentojn kaj la junulon, sen tio ne tro paroleman, preskaŭ tute mutigis. La senparola amanto estas enuiga amanto, eĉ pli teda estas la ĝemadanta amanto. Tamen Gertie kun silenta toleremo donis sin al sia sorto, ke ĉi tio devas okazi ĉi maniere kaj ke ĉi tiu — krome tre simpatia — junulo estas apud ŝi nur tial, ke la tutan vesperon li silentu kaj malgaje rigardu ŝin. Ja parolis kaj ridetis ŝi anstataŭ ili ambaŭ.

El la teatro — kie Gertie jam de post monatoj prezentis la feinon de la Suno, en iu fea spektaklo — ili iris ĉiuvespere en la saman malgrandan gastejon por vespermanĝi. Venadis ĉi tien ankaŭ multaj el la dancistinoj, kiuj ne ankoraŭ elflugis per oraj flugiloj en la brilantan grandmondon. Bona loketo ĝi estis, afabla, varma, ĉiuj konis unu la alian, ili estis tie kvazaŭ en unu granda kaj feliĉa familio. Ĉiu havis sian kutiman lokon kaj se ies monujo elĉerpiĝis, pro tio ili tute ne devis malsati.

Ankaŭ Gertie havis sian angul-tablon, bele preparitan por du personoj. En la gastejeto estis granda la fumo kaj la bruo, kriadi oni devis, se oni volis, ke la voĉo estu komprenata. Kaj fakte kriadis ĉiuj, de unu tablo al la alia, la mastro kun malgranda ĉapo sur la kapo kuradis tien kaj reen, ĉiu estis gaja, sole la amanto de Gertie estis malĝoja. Sed al tio jam ĉiuj alkutimiĝis, ankaŭ Gertie, ankaŭ la juna homo.

Kiam ili brak’ en brako hejmeniris el la gastejeto, en la silento de la flankaj stratoj la junulo ekparolis.

— Gertie, Gertie, ĝis kiam daŭru nia vivo ĉi maniere?

Kaj ĉar Gertie ne respondis je tiu demando mil kaj milfoje aŭdita, li daŭrigis:

— Vi ja scias, ke mi adoras vin, kaj vi, vi — ho!

Ĉi tie lia parolo ŝiriĝis, kaj la interparolado estis finita. Intertempe ili atingis la pordon de Gertie kaj ŝi virmaniere ekskuis la manon de la junulo:

— Nu, bonan nokton!

— Bonan nokton, Gertie! — diris la junulo kaj li malaperis en la nokto. Li estis furioza, li ĵuris, ke neniam plu li vidos Gertie. Kaj la postan tagon jam matene li pensis ekscitite pri la vespero, pri la teatro, kaj pri tio, ke post la prezentado denove li prenos la brakon de Gertie, ili sidos unu apud la alia en la gastejeto. Gertie denove ridetos, kaj li ĝemspiros, kiel ĉiun vesperon de post monatoj.

Sed neatendita ŝanĝo intervenis. La fianĉo de Gertie heredis ian monsumeton kaj iun belan tagon li alvenis el Londono. Per tiu ĝojiga novaĵo li salutis ŝin, ke nun ŝi jam ne devas plu prezenti la feinon de la Suno, ŝi povas iri Londonon, por esti tie la suno kaj la feino de malgranda hejmo kaj de honesta amanta koro. Gertie estis feliĉa kaj fiera, kaj la simpatia junulo eĉ pli malĝoja ol ordinare. Ankaŭ li sidis kun la gefianĉoj ĉe la kutima angultablo, sur kiun hodiaŭ oni metis tri manĝilarojn, kaj malhele li aŭskultis la belegajn aferojn, kiujn la fianĉo kaj fianĉino diradis unu al la alia. Kiam ili parolis pri la estonteco, pri sia feliĉo, li estus povinta laŭte ekplori, kaj la tuta sango kuris en liajn vangojn, kiam la fianĉo premis lian manon kaj kun vera amikeco dankis lin pro la amo, per kiu li lian fianĉinon, dum longaj monatoj ĉirkaŭis. Ĉi-vespere li ne akompanis Gertie, sed vagadis sola sur la stratoj, donis grandajn frapojn per la pugno al sia frunto kaj vestis sin mem per la nomoj de la plej konataj domaj bestoj.

La fianĉo postan tagon revojaĝis Londonon kaj Gertie gravmiene rakontis, ke post unu semajno ankaŭ ŝi postiros. La simpatia junulo parolis pri la morto kaj Gertie vane provis lin konsoli. Ankaŭ ŝi mem estis iomete kortuŝita kaj por ke la afero ne estu tiom plorinda, ŝi komencis paroli pri alia temo. Pri tio, ke ŝi devinte rezigni la rolon de la Sunfeino, almenaŭ metis ĝin en bonajn manojn. Ŝi parolis kun la direktoro kaj li tuj akceptis ŝian fratineton por ĉi tiu rolo. Eĉ oni jam skribis al ŝi en Londonon, tiamaniere la feino de la Suno almenaŭ restas en la familio.

— Morgaŭ alvenos May, — diris Gertie adiaŭante, — vi konatiĝos al ŝi. Ŝi estas tre bela knabino, eĉ pli juna, pli saĝa ol mi…

— Kaj nature ankaŭ ŝi jam havas fianĉon? — demandis la junulo maldolĉe.

— Certe! — diris Gertie serioze. Tre brava junulo li estas, sed tre malriĉa. Kiu scias, kiam ili estos tiel feliĉaj, kiel nun ni…

Alitage vere alvenis May. Ŝi estas kvazaŭ la kopio de ŝia fratino, multe pli juna, sed jam ĝuste tiel blonda, ĝuste tiel afabla, milda kaj revema, kiel Gertie.

— Jen May, — diris Gertie al la malĝoja junulo, kiam post la prezentado ili ree estis kune. — Mi tre petas vin, amu ŝin anstataŭ min, amu ŝin kiel min. Ŝi ja estas sola en ĉi tiu granda urbo, estu bona kaj afabla al ŝi, kia vi estis al mi. Por ke foje se la fianĉo de May alvenus el Londono, ankaŭ li povu danki vin pro la amo, kiun vi malŝparis al la malgranda May.

May rigardis la junulon scivole, Gertie kun milda bedaŭro. La junulo protestante, rifuze levis siajn manojn, sed kiam liaj okuloj renkontis la sincerajn, bluajn okulojn de Gertie, li cedis kaj ekĝemis kun rezigno. Per ĉi tiu ĝemo lia sorto estis sigelita.

— Ankaŭ nia patrino estos pli kvieta, — diris fine Gertie al May, kiu serioze kaj aprobe kapbalancis.

Post unu semajno Gertie vere forvojaĝis. Ili akompanis ŝin al la stacidomo kaj apenaŭ ili povis disiĝi. La adiaŭo estis korŝiranta, fine Gertie jam mem ne sciis, kio estas tiu junulo por ŝi, ĉu amiko, ĉu amanto aŭ patro? En sia griza vojaĝmantelo ŝi klinis sin el la vagonfenestro kaj malespere flirtigis ŝian naztukon plenploritan. May ploretante staris sur la perono, kaj la simpatia junulo rigardis antaŭ si, kvazaŭ la vagonaro forportus kun si lian vivon. Fine malaperis ĉio, Gertie, la blanka naztuko kaj la nigra vagonaro, kaj nun May ektuŝis la brakon de la junulo…

— Ni iru, — ŝi diris.

— Jes, ni iru, — diris la junulo ĉagrene.

— Ĉu ne, vi tre amis Gertie ? — Demandis la knabino plektante sian brakon en tiun de la junulo

— Treege !

— Amu ankaŭ min iomete. — diris May kaj subite frostektremante, ŝi premis sin pli proksimen al li. — Estas tiel malbone, se iun neniu amas…

— Kiel min, — eksplodis la maldolĉa koro de la junulo.

— Ho ne diru tion… Gertie ja amis vin… ankaŭ mi amos… mi scias, sentas… Kaj via fianĉo ?

— Ho, li estas malproksime, — ĝemis la knabino, — kiu scias, kiam mi estos la lia !

— Sed tamen vi estas ja la lia kaj tiam ankaŭ vi foriros, kiel nun Gertie, kaj mi denove estos malfeliĉa kaj forlasita…

— Ne, ne, neniam, — protestis May. — Sed cetere, — ŝi aldonis mallaŭte, — ni ja havas ankoraŭ unu fratineton… Jessie… ĝis tiam ankaŭ ŝi estos jam granda knabino…

Ĉi nokte la junulo imagis sin la feino de la Suno, kies rolo kiel heredaĵo venas, en ĉi tiu familio, de unu fratino al la alia.

El la hungara: A. BAYER
————————