Gudulo

El Vikifontaro
Indekso : Gudulo
de Oscar Levertin
Tradukita de Jln
El: Sveda Esperantisto 1-a jareldono, n-ro 4, junio 1910.

1 - 2.

Gudulo, plej blanka fratino
sur la tuk' de l' Meĥlena altar',
funebro min igis malsana,
jam ne sentas min ĝojon de l' viv'.
La vino de l' tagoj pasintaj
nun jam gustas absinte sur lang'!
Aŭskultu min tial, vi dolĉa,
kun fratinoj en dolĉa rondet'.
Elsangis piedoj la miaj
puŝiĝintaj al ŝtonoj de l' voj';
la vantaj deziroj laciĝis
en pekemaj la korp' kaj anim'.
Jam kiel frostita torento
trankviliĝis nun mia prudent'!
Do aŭdu, knabino brilanta,
en de brilaj knabinoj la vic'.

3 - 4.

Vi venu sur luna radio
en la ĉambron de mia ripoz',
kaj, kiel la suno pejzaĝon,
min lumigu per via ridet'.
Dormigu la kanto la koron,
la konscion vi kantu al dorm',
Gudul', virgulino senkulpa
en egale senkulpa aret'.
Vi, kiel la pluvo la teron,
min moligu per via kantad',
plej bela fratino el ĉiuj
sur la sankta Meĥlena altar'.
La frapojn de la mort' vi dolĉigas
kaj konsolon vi donas por viv',
Gudul', junulin' radianta
en lumanta fratina la ĉen'.