Helpo:Nomspaco “Paĝo”

El Vikifontaro

En Vikifontaro, la nomspaco Paĝo enhavas la transskribaĵojn. Transskribaĵoj estas rezulto de transskribado, tio estas kopiado de la teksto kiu aperas en la bildo. Ĉiu paĝo havas statuson, kiu indikas la progreson de la paĝo. Kiam ĉiuj paĝoj estas provlegitaj aŭ validigitaj, oni faras la transkludo en la ĉefa nomspaco.

Aspekto[redakti]

Aspekto de la redaktata paĝo.

Paĝoj estas dividitaj en du partoj. La dekstra parto estas bildo de unu paĝo de la transskribata libro. Oni povas movi la bildon. La maldekstra parto estas tekstokampo en kiu oni devas kopii la tekston de la bildo.

Transskribado[redakti]

Helpopaĝo: Transskribado

Nia celo estas proponi ciferecajn versiojn de la teksto. Ni redaktas paĝojn uzante la viki-sintakson kaj aplikante la regulojn pri transskribado.

Atentu: Nia celo ne estas:

  • komentarii la tekstojn kun notoj;
  • ĝisdatigi la tekstojn (ekzemple anstataŭante “ci” kun “vi”);
  • ilustri la tekstojn;
  • korekti la tekstojn.

Se eraro en la teksto estas tajperaro aŭ misskribo (ekzemple “mnaĝi” anstataŭa “manĝi”, aŭ “salidaro” anstataŭ “solidaro”), oni eblas uzi la ŝablonon {{sic}} tiel: {{sic|mnaĝi|manĝi}}. Ĉiokaze, se vi ŝanĝus la tekston, uzu la ŝablono {{sic}}.

Ofte, la originala teksto povus esti speciale aranĝita (du-kolumne por gajni spacon, kun desegnaĵoj, kun multaj tiparoj). Tio ne gravas en Vikifontaro. Nia celo estas proponi la saman tekston, ne la saman aranĝon. Pensu, ke la legiloj estas malsimilaj: du-kolumna aranĝo povas esti bona kun papera legilo, sed malbona kun cifereca legilo. Simpligu la aranĝon: tiel, la transkludo estas pli facila.

Statuso[redakti]

Helpopaĝo: Statuso
La statusbutonoj: malplena, ne provlegita, problema, provlegita kaj validigita.

Kiam oni finus transskribi aŭ kontroli unu paĝon, oni ŝanĝus la statuson de la paĝo. Oni selektas la statuson kun la statusbutonoj. Atentu: La statusbutono “Validigita” nur disponeblas se la paĝo estas provlegita.

Kiam vi kontrolas la paĝon, vi povas uzi variajn statusojn:

  • se la paĝo estus malplena, tio estas la bildo ne enhavas tekston, selektu la statuson Malplena paĝo;
  • se vi kreus la paĝon kaj vi ne finus transskribi aŭ kontroli la tekston, selektu la statuson Ne provlegita paĝo;
  • se vi kreus la paĝon aŭ la paĝo jam estus kreita kaj ne provlegita, kaj vi finus transskribi aŭ kontroli la tekston, selektu la statuson Provlegita;
  • se la paĝo estus provlegita kaj vi kontrolus kaj finus la aranĝon, selektu Validigita;
  • se la paĝo havas problemon, selektu la statuson Problema paĝo.

Atentu: Bonvolu uzi la statuson Problema paĝo nur se la transskribado ne estus ebla. Ekzemple, mankas unu paĝon aŭ parton de la paĝo, la paĝo estus disŝirita aŭ makulita. Se la paĝo ne estus damaĝita, sed vi ne scias kiel transskribi parton de teksto aŭ bildon, vidu tiun helpopaĝon.