Internacia atako kontraŭ la 8-hora labortago kaj sociala leĝdonado

El Vikifontaro
Internacia atako kontraŭ la 8-hora labortago kaj sociala leĝdonado ()
Sennaciulo, 1925 (p. 3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Internacia atako kontraŭ la 8-hora labortago kaj sociala leĝdonado

Ne estas mirinde, ke la laŭleĝa enkonduko de l’8-hora labortago, kiel entute la klopodo de la laboristaro, akiri socialpolitikajn progresojn per internaciaj kontraktoj aŭ per laŭlandaj atakoj, kaŭzas ĉagrenon en la vicoj de l’internacia kapitalistaro. Se oni legas la informojn de l’sindikata internacionalo pri la diversaj konferencoj de diversfakaj industriistoj, oni vidas, kiel konsekvence ili procedas por faligila 8-horan labortagon kaj por malprosperigi la elkonstruon de socialpolitika leĝdonado. Ili ne preterlasas okazon, precizigi ilian starpunkton kontraŭ la 8-hora labortago kaj averti la aŭtoritatojn pri la ruinigo de la industrioj per la socialpolitiko.

El Aŭstrio ni scias, ke la atako de la metalindustriistoj kontraŭ la 8-hora labortago estis ĉefa kaŭzo de striko de metallaboristoj en septembro 1924. Ankaŭ la minejposedantoj atakis la 8-horan labortagon, kaj nur la solidareco de l’tuta laboristaro malebligis endanĝerigon de l’koncerna leĝo.

El Francio ni aŭdis, ke la ĝenerala kunveno de la teksaĵfabrikistoj postulis, ke estu pli intensigata la produktado kaj ke la sociala asekuro estu enkondukata nur paŝo post paŝo laŭ spertoj kaj deziroj, faritaj en industriaj kaj komercaj rondoj. La unuiĝo por industrio kaj agrikulturo atentigas, ke la nuna reguligo de l’8-hora labortago signifas malfavorigon kompare al la alilandaj konkurantoj. La grafikaj entreprenistoj pro la mizera financstato de la lando konsideras maltaŭga la tempon, enkonduki la proponitan socialasekuron. Ili kompreneble ankaŭ estas kontraŭ la deviga dungo de militinvalidoj.

En Italio la unuiĝo de l’industriistoj deklaras, ne konsenti kun la ĝeneraligo de l’8-hora labortago kaj esprimas la deziron, ke la internacia porlabora leĝdonado estu endigita tiel, ke ĝi ne ĝenu la produktadon italan.

La centra unuiĝo de labordonantoj en Svisio postulas, ke la ordinara laborsemajno laŭ la koncerna leĝo estu plilongigata ĝis 52 horoj.

La centra unuiĝo por industrio, minekspluato, komerco kaj financo en Polio deziras ĝeneralan ŝanĝon de la ekzistantaj leĝoj pri labortempo, libertempo kaj festotagoj.

En Rumanio, kiu lando kulminacias en subpremado de porlaboristaj progresoj, la unuiĝo de l’fabrikistoj postulis, ke porlaborista leĝdonado estu rezulto de libera interkonsento inter labordonantoj kaj laborprenantoj, sen enmikso de la ŝtato. Precipe tiu lasta kondiĉo enkondukas nin en la pensmanieron de tiuj sinjoroj. Ni povas imagi, kiel “amike“ ili interkonsentas kun laboristoj pri porlaborista leĝdonado, se ili maldeziras la enmikson eĉ de tiu ege reakcia registaro.

Tre reakcie ankaŭ kondutas la unuiĝo de labordonantoj en Danio, postulante, ke la uzingvidado sole apartenu al la entreprenistoj kaj avertante la leĝdonantajn korporaciojn, la labortempon reguligi per leĝo.

Ankaŭ en Germanio, kie preskaŭ 45 procentoj de la laboristaro laboras pli longe ol 48 horojn posemajne, la industriistoj ĉiam denove deklaras, ke la 8-hora labortago ne estas tolerebla, ĉar proksimume unu sesono de la produktaĵoj devas esti oferata por la riparpagoj kaj ke ili nur pro memdefendo estas kontraŭuloj de Vaŝingtona kontrakto pri la 8-hora labortago.

Tiuj kompreneble ne estas ĉiuj decidoj de la kapitalistoj almilitantaj la 8-horan labortagon kaj la socialpolitikan leĝdonadon. Sed tiuj provoj jam sufiĉas por montri al ni, ke la internacia kapitalistaro bontaktike atakas tiujn akiraĵojn de la laboristaro. Jen tie, jen tie ili provas malantaŭenpuŝi siajn dungitojn kaj truigi la ekzistantajn leĝojn, ĝis fine tiuj partaj atakoj konduku al la sola celo: nuligi kaj malebligi la aplikon de socialaj leĝoj je la bono de la laboruloj. La laboristaro denove estu je ilia sola dispono, la teruraĵoj de l’kapitalista ekonomiordo trafu la laborsklavojn per la tuta pezego, ke ili denove estu la senvolaj iloj, ke ilia sorto plene dependu de la bontrovo de l’kapitalistoj. Estas devo de ĉiuj laboristaj organizaĵoj en ĉiuj landoj, ĝisprofunde kontraŭbatali la kapitalistajn intencojn kaj defendi la malmultajn akiraĵojn per ĉiuj fortoj. Se la internacia laboristaro malsukcesos, tiam terure pligrandiĝos ĝia “riparpago“ por la moloĥo kapitalismo.

1484, Wien.
La virinoj en industrio kaj profunuiĝoj

Post la unua malpligrandiĝo de l’nombro de laborulinoj dum la demobilizo en la plejparto de landoj, ĝi nun denove ekkreskis. En Germanio en la nuna tempo la nombro de dungitaj laborulinoj estas multe pli alta ol en 1913. En ĉi-jaro en ĉiuj entreprenoj kontrolataj de la fabrika inspekto estis nur 1 592 138 laborulinoj t. e. 21,6% de l’tuta nombro estis 2 019 189 aŭ 24% de l’okupitaj en la produktado.

Laŭ la statistiko de malsanulejkasoj en 1919 (ne kalkulante la ekmalsaniĝintojn) je 100% socie asekuritaj membroj estis 30,7% da virinoj kaj en 1924 — 35,3%. Sed en Anglio kiel komunikas “Economist“ la nombro de laborulinoj post la milito konstante malpligrandiĝis. En 1922 la nombro de okupitaj en la produkto virinoj nur iomete superis 3 milionojn, dum nelonge antaŭ la interpaco ĝi estis 7 000 000. Sed la aserto ke la virina laboro malpliiĝadis ankaŭ post 1922 estas bazita nur sur la statistiko de l’membreco ĉe profunuiĝoj kaj tial estas tute nepruvita.

En Svisio en la periodo de 1910 ĝis 1920 la kresko de l’virina laboro estis pli intensa ol tiu de l’viroj. En la lasta raporto de l’fabrika inspekto por la jaro 1923 estas konstatata ke la nombro de laborulinoj en 10 branĉoj de l’industrio pliiĝis relative pli forte ol la nombro de laboruloj. En Svedio la nombro de laborulinoj dum la periodo 1918—1920 kreskis de 61 000 ĝis 73 000 (proksimume). En Usono dum la periodo 1919—1920 la nombro de laborulinoj ekkreskis de 8 910 189 ĝis 9 024 300. Kompare kun 1910 nun la nombro de okupitaj en la produkto virinoj estas kreskinta proksimume je duonmiliono, sed kompare kun la kresko de l’loĝantaro la nombro de laborulinoj malpligrandiĝis pli ol tiu de laboruloj.

Kvankam pri tiu demando ni ne havas sufiĉe solidajn dokumentojn tamen oni povas certagrade konsideri konstatita, ke en neniu lando la virinoj estis forpelitaj el la “konkiritaj“ de ili dum la mondmilito branĉoj de l’laboro. En Germanio laŭ la materialoj de profesia komputo de 1907 kaj la raportoj de l’fabrika inspekto por 1920 la nombro de virinoj okupitaj en ĉiuj branĉoj de l’produkto ne esceptante la konstruindustrion, estas forte kreskinta precipe en la metal- kaj maŝinkonstruindustrio. El ĉiuj 100 homoj okupitaj en la produkto estis virinoj.

1907 1920
En la metalindustrio 6,2 19,1
En la maŝinkonstruindustrio 4,8 11,3
En la kemiindustrio 16,2 17,9
En la teksindustrio 50,0 61,2
En la ledajindustrio 9,5 26,2
En la lignajindustrio 6,1 12,9
En la vestaĵindustrio 50,7 71,8

En Anglio laŭ la oficialaj materialoj de l’entreprenistaj ligoj 1 173 000 virinoj okupis dum la milito tiajn oficojn kiuj antaŭe estis okupataj de viroj. Laŭ ĉi materialoj ĉirkaŭ 67 000 teksistinoj rekomencis post la milito sian laboron en la koton- kaj teksfabrikoj kaj 30 000 faris la samon por la trikfabrikoj. Ĉirkaŭ 195 000 virinoj rekomencis sian laboron kiel hejmservistinoj. Sed la granda maso de laborulinoj plenigis la vicojn de senlaboruloj; kiom el ili poste denove eniris en la branĉojn de l’produkto, kie ili antaŭ la milito laboris, ne estas ĝuste konstatebla.

Preskaŭ en ĉiuj militintaj landoj kaj ankaŭ en multaj neŭtralaj ŝtatoj dum la periodo 1913—1919 estis konstatata enmasa alfluo de virinoj en la liberaj profunuiĝoj. Ekzemple en Germanio de 1914 ĝis 1920 la nombro de virinoj profesie organizitaj en la tutgermania ligo de