Karavano al la Deka Kongreso

El Vikifontaro
Karavano al la Deka Kongreso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Germana Esperantisto - Aprilo 1914 B.pdf/7 Paris, kie niaj karavananoj akurate kaj precize ricevos ĉiujn necesajn informojn. Nekongresanoj estos aparte gvidataj.

Unua tago: Ekskurso al Versailles. Per ŝipo ĝis Sèvres; de tie per veturiloj; promenado tra la belega parko de St. Cloud (grandioza panoramo de Paris); daŭrigo de la veturo al Versailles (vizito al la granda „Trianon“ kun la ĉambroj de la estintaj reĝinoj), vizito al la mondfamaj fontanoj (funkciantaj) kaj al la same fama kastelo, restadejo de Ludoviko XIVa (historia spegul-ĉambrego) pentraĵa galerio, kastelĝardeno ktp.

Dua tago: Unua rondveturo tra Paris: St. Augustin, le Parc Monceau, l’Arc de Triomphe de l’Étoile (la plej granda triumfarko de la mondo), Avenue du Bois de Boulogne (la aristokrata kvartalo), la Trocadéro, la Tour Eiffel, le Champ de Mars, le Dome des Invalides (vizito al la tombo de Napoleono Ia), le Pont Alexandre III, le Grand et le Petit palais (belegaj konstruaĵoj el la universala ekspozicio de 1900), Place de la Concorde (obelisko el la militiro de Egiptujo), rigardo al la Champs Élysées (unika en la mondo), Ministère des Colonies, Rue Royale (fama pro la multaj juvel-vendejoj), la Madeleine.

Les Grands Boulevards, Place de l’Opéra, Place de la République (statuo de la respubliko), le Jardin des Plantes, la Halle aux Vins, le Musée de Cluny (precipe laŭdata de imperiestro Vilhelmo IIa), le Luxembourg (granda ĝardeno), le Sénat (unua parlamentejo), le Panthéon (tombejo de famaj personoj: Carnot, Victor Hugo, Zola k. a.), Quartier latin, Boulevard St. Michel, St. Germain, les Ministères, la Chambre des Députés, les Tuileries (historiaj ĝardenaĵoj).

Tria tago: Daŭrigo de la rondveturo tra Paris kaj vizito de la muzeoj Louvre, Cluny kaj Luxembourg, La Place Clichy, Montmartre, tombo de Heinrich Heine sur la tombejo de Montmartre, Sacré-Cœur, le Cimetière du Père-Lachaise (pririgardo de la ĉefaj monumentoj), vizito al la parko Buttes Chaumont.

Avenue de l’Opéra, Le Louvre, la rue de Rivoli, la Tour St. Jacques, l’Hôtel de Ville, le Palais de Justice, la Conciergerie, la Ste. Chapelle; vizito al la granda preĝejo Notre Dame (monumento de Karlo Granda), les Halles, la Bourse.

Kvara tago: Pli granda ekskurso (verŝajne al Compiègne kun ĝia historia kastelo (restadejo de Napoleono Ia)). Paĝo:Germana Esperantisto - Aprilo 1914 B.pdf/9