La ĉina popolo kaj Sovet-Rusio

El Vikifontaro
La ĉina popolo kaj Sovet-Rusio ()
Tradukita de Vivulo
Sennaciulo, 1925 (p. 1)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La ĉina popolo kaj Sovet-Rusio

Pri Ĉinio dum lastaj monatoj plej multaj sciigoj trapasis la ĉiulandan gazetaron. La lukto de la imperialistaj potencoj por ekspluato de la nekapitalista, duonkolonia regnego, la kontraŭaj interesoj de la konkurantoj por la rabaĵo, devas veki plej grandan intereson en proletaj rondoj, des pli ke la ĉina popolo ŝajne komencas ekkompreni sian situacion kaj serĉas apogon je sia natura amiko, la amiko de ĉiuj sklavigitoj, Sovet-Rusio. Ĝis kia grado progresis la interproksimiĝo de ambaŭ regnegoj, estas bone ilustrita en sekvanta artikolo, kiun

ni ĉerpis el la juda gazeto “Der Schtern“ (La stelo).
Red.

En la proleta revolucia preso estis lastatempe aperigita artikolo de la ĉina laborist-agulo Tang-ŝin-Tŝu pri la kapitalistaj intervenoj en Ĉinio komencante meze de 19a jarcento. Interalie estas tre interesa kaj notinda la rilato de la ĉina popolo al la rusa revolucio:

“La ĉina popolo aŭdis pri la liberiĝo de la rusa proletaro, ĝi aŭdis kiel Lenin klarigis, ke neniigitaj estos ĉiuj traktatoj, kiujn la cara Rusio devigis al Ĉinio; la popolo ĉina aŭdis, ke la 3a Internacio alvokis ĉiujn subpremitajn popolojn al la batalo kontraŭ la imperialismo. Per tio la ĉina popolo ekvidis, ke Sovet-Rusio estas ĝia amiko, ke nur ĉi-lando povos helpi ĝin liberiĝi el la katenoj. Kiam venis Ĉinion la rusa diplomato Karaĥan, la ĉina popolo ne volis allasi, ke li forveturu reen ne interliginte amikajn traktatojn inter ambaŭ popoloj. Kiam li transiris la ĉinan limon, estis aranĝitaj en ĉiu urbo kiun li vizitis, amikaj manifestacioj por Sovet-Rusio. Kiam Karaĥan alvenis Pekin’on estis aranĝita ĉe la stacidomo, manifestacio, en kiu partoprenis laboristoj, studantoj kaj profesoroj, partoprenis 10 mil homoj. Eĉ pli frue organiziĝis “Societoj de rusaj amikoj“. Ĉi-societoj adresis al Karaĥan multe da salut-telegramoj, sametempe estis sendataj multaj avertaj leteroj al la Pekina registaro, en kiuj la popolo esprimis la deziron, ke oni tuj interrilatu kun Sovet-Rusio kaj dank’ al ĉi-trudo la registaro estis devigata interrilati kun Karaĥan. De la alia flanko la ĉina registaro estis influita de la imperialismaj registaroj, ke oni ne komencu interrilati kun Sovet-Rusio. Per tio la ĉina popolo estis tiel ĉagrenita, ke estis organizitaj protest-demonstracioj en ĉiuj urboj, kaj aparte en Pekin. Preskaŭ ĉiutage okazis interbataloj de la laboristoj kaj studantoj kun la polico. Finfine la Pekin’a registaro estis devigata interrilati kun Sovet-Rusio sed ne per sia propra volo, nur per la deziro kaj premo de la popolo. La ĉina popolo ne nur unufoje esprimis sian simpation al Sovet-Rusio. Kiam k.do Lenin mortis, oni aranĝis en ĉiu urbo, kie ajn estas industrio aŭ gimnazio, funebrajn manifestaciojn. En suda Ĉinio, en Kanton kie estas aparta registaro de Sun-jat-sen, la registaro publike partoprenis la publikajn funebrajn ceremoniojn. En Tĉekiang (Meza Ĉinio) estas starigita monumento de Lenin. Krom tio la instruista unuiĝo decidis, ke en ĉiu popola lernejo devas pendi la bildo de Lenin. En Pekin, kie la eŭropa imperialismo estas kvazaŭ ĉe si hejme, estas starigita en la Centra Parko monumento je memoro de Lenin.

Trad. Vivulo.