La Matena Roso

El Vikifontaro
La Matena Roso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

[Originalaĵo]
La Matena Roso.

Matena roso lukse vestas la ĝardenon
Per kiso de opaloj,
Majeste pentras grandiozan la marĝenon
Per gloro de l’ petaloj.

Mil sunoj fajre sternas sin en floraj koroj,
Mil mondoj, etaj, ĉarmaj,
Aŭ eble larmoj falis kvazaŭ meteoroj—
­Ankoraŭ brule varmaj.

Eĉ larmoj pelas for angoron, ĝin dolĉigas,
Briletas kiel roso,
Donaco de l’ ĉielo, kiu nin alligas
Per vervo de l’ patoso.

Bertram Potts
(New Zealand).