Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/129

El Vikifontaro
Psalmaro 129 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 530)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado.

1 Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Diras Izrael, 2 Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Sed oni min ne pereigis. 3 Sur mia dorso plugis plugistoj,
Faris siajn sulkojn longaj. 4 La Eternulo estas justa;
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. 5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen
Ĉiuj malamantoj de Cion. 6 Ili estu kiel tegmenta herbo,
Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris; 7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon
Nek garbiganto sian baskon. 8 Kaj la preterirantoj ne diros:
Beno de la Eternulo estu al vi,
Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.