Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/24

El Vikifontaro
Psalmaro 24 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 473)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de David.

1 Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero
Kaj ne ĵuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo,
Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob.
Sela
.

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro. 8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.

10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Reĝo de gloro.
Sela
.