Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/42

El Vikifontaro
Psalmaro 42 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 483-484)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

1 Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio. 2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? 3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? 4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso. 5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. 6 Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
Sur la monto Micar. 7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. 8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Preĝon al la Dio de mia vivo. 9 Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko? 10 Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? 11 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.