Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/47

El Vikifontaro
Psalmaro 47 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 486)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

1 Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj,
Kriu al Dio per voĉo de kanto. 2 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda;
Li estas granda Reĝo super la tuta tero. 3 Li subigas al ni popolojn
Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

4 Li elektas por ni nian heredon,
La majeston de Jakob, kiun Li amas.
Sela
.

5 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo,
La Eternulo ĉe trumpetado. 6 Kantu al Dio, kantu!
Kantu al nia Reĝo, kantu! 7 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
Kantu edifan kanton! 8 Dio reĝas super la popoloj;
Dio sidas sur Sia sankta trono. 9 La princoj de la popoloj kolektiĝis,
La popolo de la Dio de Abraham;
Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero;
Li estas tre alta.