Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/67

El Vikifontaro
Psalmaro 67 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 494)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.
1 Dio nin korfavoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.
Sela

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
En ĉiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.

4 Ĝoju kaj kantu gentoj,
Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
Kaj gentojn sur la tero Vi regas.
Sela

5 Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton;
Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio;
Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.