Mia « ekjaro »

El Vikifontaro
Mia « ekjaro » ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

MIA « EKJARO »

La unua afero, kiu surprizige hałtigas la okulon de la leganto de tiu ĉi rakonteto, estas la vorto « ekjaro ».

Kion signifas tiu ĉi stranga vorto?

Nu, ĉu ĝi ne estas fabrikita laŭ la reguloj de Esperanto? « Jaro » signifas… jaro ; « ek » estas prefikso esprimanta la komencon de l’ago. “Jes, — vi eble protestas, kara leganto, — sed « jaro » ne estas ago”. — Kial ne? kial « jaro » ne povus esti konsiderata kieł ago? Ĉu la jaro ne daŭras, pasas? ĉu ĝi ne agas konstante? Certe jes. Do, la jaro estas ago. — Estas vere, ke pro tiu ĉi meditaĉo la Geniino de la Logiko faligus maldolĉiajn larmojn, se Ŝi havus en si ankoraŭ provizaĵon da larmoj, — se Ŝi ne estus jam antaŭ longe forplorinta ĉiujn siajn larmojn, pro la agadoj de la esperantistaj sin-apostoligemaj « plibonigistoj »; sed al mi estas egale ! mi sukcesis pruvi, ke « ekjaro » estas perfekte farita, ĝusta vorto. (Cetere, nuntempe la esperanta vortfabrikado estas epidemio; ne estas do mirinde, ke ankaŭ mi, vivanta en la atmosfero de Esperanto, fariĝis ekviktimo de tiu ĉi infekta malsano.)

Kiel vi vidas, kara leganto, mi intencas rakonti al vi mian historion je la tago de l’novjaro…

Mia kutimo estas, ke ĉiuvespere, antaŭ la noktomezo, mi enlitiĝas por dormi. Facile estas do diveni, ke ankaŭ la 31-an de Decembro 1910, antaŭ la noktomezo, mi enlitigis por dormi. — Kuŝante en la lito, kutime mi meditadas pri la okazintaĵoj de la lastepasinta tempo : simplajn tagojn, pri la okazintaĵoj de la ĵus pasinta tago; sabatojn, pri tiuj de la semajno; la lastajn tagojn de la monatoj, pri tiuj de la finiĝanta monato. Se vi, kara leganto, konkludas, ke la 31-an de Decembro mi meditas pri la okazintaĵoj de la agonianta jaro : mi kore gratulas vin pro via sagaceco.

— — — — — La homaro ne estas ĝuste organizita; nek el materiala, nek el morala vidpunkto. (Jena vea memplendo estas eltiraĵo el miaj meditoj je la 31-a de Decembro 1910.) El mate­riala vidpunkto : senproporcia riĉegeco alternas kun malriĉegeco; el morala vidpunkto : malsincera flato, hipokrito, mensogo regas la mondon. Senĉesa batalado por la mono, per trompo : tio estas la vivocelo de la nunepoka senama homaro.

Mizero kaj krimo estas fratoj…

Kuŝante en la lito, malespere mi levis ĉielen miajn manojn kunkroĉitajn kaj mallaŭte ekĝemis. Mi pensis pri mia malriĉeco; poste pri la riĉeco de mia onklo, la avara, malsana, kripla maljunulo, kiu ĉiam malavare donacadas al mi siajn konsilojn kaj konsolojn, — sed neniam, eĉ per unu spesa monhelpo li plifaciligis mian situacion. « Akiru monon ankaŭ vi, kiel mi faris », li kutime diras, kiam mi aludas pri mia malriĉeco, bezonoj, miaj infanoj, — paralele kun lia riĉeco, oportuna financa situacio, fraŭla soleco… Jes, « akiru monon, kiel mi ». Ankaŭ mi gajnu cent mil spesmilojn per donacricevita lotbileto de mia patro !

Kaj mi, veramanto, estas devigata lin ĉirkaŭflati, ŝajnigi entuziasman amon al li, kore danki lin pro liaj konsiloj kaj konsoloj, pravigi liajn agojn…, nur tial, ke mi povu esperi fariĝi lia heredonto. . . . Mensogo estas cie, la malvero triumfas. — Ho, Vero ! kie vi estas 7 — mi ekkriis maldolće, kaj miaj kunkroćitaj manoj falis sur mian bruston. — Hahaha ! — mi audis raukan ridon apud mi. — Hahaha ! Surprizite mi rigardis flanken- En la kontraua angulo de la ćambro staris belega, ćarma, laumode vestita junulino. — Kiu vi estas, fraulino ? — mi demandis, — kaj kiamaniere vi venis tien Ći ? — Sur mia vojo, tra la ślosiltruo, — śi respondis ridante. — Ću vi ne estas kontenta pri mia vizito ? — Jes, sed . . . mi ne komprenas. . . . Kion vi volas ? kiu vi estas ? — Mi estas la diino de l’ Mensogo, la plej fidela kaj plej konstanta amikino de la homoj. Mi venis će vin, ćar vi jus akre plendis kontrau mia funkciado en la mondo ; kaj mi volas vin averti, ke sen miaj helpoj vi ne povus vivi. — For 1 for de mi, fiulino! . . . au alvenu tien ći, por ke mi povu vin sufoki. — Neeble, — śi ekridis. — Senpripensa homa estajo, vi ! Vi volas min disigi de vi? Estu do. Mi punos vin, sed ne tro severe. Audu : mi rifuzos al vi miajn senojn dum unu tago ; morgau mi ne helpos al vi. Tion dirinte la bela junulino demetis ćiujn siajn ćarmojn : perukon, dentaron, robon, śi forlavis la pentrokoloron de siaj vangoj. . . kaj mi vidis antau mi groteskajn konturojn de abomena monstro, kiu baldau malaperis. Oka horo matene. Novą jaro. La unua de Januaro mil naiicent dek-unu; komenco de nova jardeko. Tri ciferoj « 1 » estas en gi, gi estas do la jaro de Triunuo. Miaj infanoj ćirkauas min, iii bondeziras kaj kisas min, — mi ilin. Oni frapas. La laktovendistino. Maljuna vidvino. Jam de kvar jaroj Si alportas ćiutage la siteleton da lakto al mia hejmo, lati mia mendo, — forte miksitan kun akvo, malgrafi mia « malmendo ». Mi estus jam de longe ćesiginta kun śi tiun komercan interrilaton, sed śi estas tre malrića, mi kompatis al śi, — kaj olte śi atendis kelkajn semajnojn por la pago, śi do ankau kompatis min. Śi eniris en la ćambron. Paĝo:Juna Esperantisto - Januaro 1911.pdf/5 Paĝo:Juna Esperantisto - Januaro 1911.pdf/6 Paĝo:Juna Esperantisto - Januaro 1911.pdf/7 Paĝo:Juna Esperantisto - Januaro 1911.pdf/8