Nova Antologio/Sorĉa rondo

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 20-21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Frata paro  ►
XIII.
SORĈA RONDO.
(El Narcyza Żmichowska).


Li:

Kun kandelo kaj lanterno
Kaj brulŝtipo pina
Serĉos mi, ĉu estas ie
Honestec’ knabina.

Ŝi:

Serĉos mi kun luno, steloj
Kaj la sun’ lumanta,
Eble trovos mi junulon
Kun koret’ amanta.

Li:

Mi, serĉinte la knabinon,
Scias en ĉi-horo:
Por eltrovi plej honestan —
Sonu per la oro!

Ŝi:

Lumiginte, rigardinte,
Nun mi diros vere,
Ke junulo ĉiu amas,
Sed — sin mem sincere.


Li:

Mi jam trovis plej honestan,
Karan, la serĉitan,
Belan, dolĉan, en butiko —
Pupon la pentritan.

Ŝi:

Mi jam trovis unu solan,
Estas tiu kara:
Brava, juna militulo
Sur portret’ centjara.

Li:

Ekrigardu pup’ pentrita
Ame per okulo,
Eble el portret’ ĉevalon
Saltos militulo.

Ŝi:

Militul’ pentrita saltu
Sur ĉevalon flame!
Eble en pentrita pupo
Kor’ ekfrapos ame!