Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ziris Doran! Kaj ĝuste li! Malbelaĵo serĉas ĉiam belaĵon, la rano ekdeziris sin hufigi kaj Ĉokolin volis fariĝi bofilo de l’ oraĵisto!

Antaŭ ĉio li paroletis al Magda, sciante, ke la maljuna pripraĵistino estas la plej bona ŝlosilo al la pordo de Dora. Sed Magda kvazaŭ ne aŭdis. Fine la razisto ekkuraĝiĝis, fariĝu kio-ajn! Ian tagon fruleviĝis Ĉokolin, stariĝis antaŭ stanospegulon, sin beligis kiel eble plej bone, surmetis la drapan dolmanon[1], brilajn botojn kun arĝentaj fraĝoj, ĉe la zono metis ruĝsilkan tukon, kaj kiam la popolo revenadis de l’ meso de sa Marko, nia razisto senhezite frap’ sur la pordo de l’ oraĵisto.

„Bonan matenon, bonum mane, mastro „Krupiĉ“, ektuŝis pufiĝinta Grga.

„Dio donu bonan, sinjoro Grga!“, rediris lin maljunulo Krupiĉ, sin levinte de granda nuksa seĝo. „Kia bona feliĉo vin portas tiel frue sub mian tegmenton? Sidiĝu, amiko Grga! — — Dora! — alportu glason da prun-brando!“

„Malvarme, vere tre malvarme; eĉ la Pasko pasis jam, kaj tamen povus fali la frosto“, rediris Grga, sin turnadante sur la benko, sur kiu li sin sidigis kaj iel senvole sufokante sin, — „sed“ daŭrigis li — „post nubila Phoebus[2], ergo konsolu nin!“

Ambaŭ eksilentis. Dume Dora metis sur la tablon platan botelon kaj du glasetojn, kaj eĉ ne levinte la okulojn diris mallonge: „Bonan matenon,“ kaj eliris el la ĉambro.

Krupiĉ silentis, divenante proksimume, pri kio oni agas, dum Grga perdis la vorton, post kiam subite aperis bela junulino antaŭ li.

Sorbinte li iom da brando, fariĝis iom pli kuraĝa, kaj fine komencis: „Vi ekdemandis min antaŭe, mastro Krupiĉ, kia feliĉo min portas sub vian tegmenton. Mi diros al vi, kio estas. Povas esti

feliĉo kaj malfeliĉo por mi —“

  1. Dolmano, nacia festa vesto. N. d. t.
  2. Post pluvo aperas la suno.