Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ilin gardas knabineto;
Sur ŝi blanka ĉemizeto
Nek teksita, nek ŝpinita,
El la oro sed fandita.

…kantis Salko, kaj lia voĉo perdiĝis sur la ebena kampo, kaj ŝajnis, ke la kanto venas de granda malproksimo.

Kaj Salko ne kantis forte, ĉar tio estis knabina, kaj ne heroa kanto.

Kiam Salko jam malproksimiĝis en la kampon, diris Juriŝa:

— Periĉ petis de ili la nigrulon por la ringludo.

— Periĉ? Kiu Periĉ? — diris Gare.

— Marko Periĉ, ĉu vi ne konas lin? Li estas la nevo de tiu komercisto en la urbo, kiu portas la fezon kaj posedas la vendejon apud la preĝejo. Sed Salko al li ne pruntedonos sian Arap.

— Li estas prava. Tiuj dum la ringludo terure elturmentas la ĉevalojn. Kaj la nigrulo estas ankoraŭ eĉ obstina, kaj —

— Ne pro tio, sed Salko ankaŭ volas ĉi tiun jaron partopreni la ringludon. Kaj vi vidos, nek estos tia ĉevalo nek tia ringludano.

Nun ili direktis siajn rigardojn laŭlonge de la varmigita kampo, kvazaŭ ili vidas antaŭ si preterpasadi brilantan vicon de la ringludanoj sur viglegaj ĉevaloj, kaj kvazaŭ tiuj ringludanoj estas broditaj per nuraj radioj de la somera suno.

— Kio? — diris fine Gare — kaj de kie al Salko la vesto de la ringludano? Ĉi tiun jaron ja kurados verŝajne ĉirkaŭ tridek, ĉar estos tia ringludo, kia ĝi ne estis, de kiam ĝi estiĝis: ĉiu tenos sian veston.