Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Okcidentaj montoj komencis etendi siajn ombrojn trans la vasta kampo kaj ekaŭdiĝis la voĉoj de l’ ĉevalistoj kaj paŝtistinoj. Kelkloke jen la bovobleko, jen ĉevalbleko kaj galopfrapado, nun ĉio tio intermiksita kun kantoj pri amo kaj heroeco.

Dum la sunsubiro la tero komencis profunde spiri kaj venteto de la oriento komencis ventumi la bruligitan regionon. Kaj la regiono, kvazaŭ ekkaresita junulino, ekruĝiĝis pro la nebuleto kaj sunradioj de la okcidento. Kvazaŭ per sango malsekigita, la tero ŝajnis, esti ekĝermiginta ruĝajn florojn.

La grandega kampo senĉese strange resonegis, kiam ĝin frapis la hufo de ĉevalo, kvazaŭ ĝi ĝemas lacigita pro tiom da rajdantoj turkaj kaj cetinaaj.

Kaj ĝi rebruis pro tio, ĉar iam tiu kampo estis granda lago, sed nun ĝin prikreskis la ŝelo el tero kaj herbo. Kaj ankaŭ nun ondumas sub ĝi la senfunda akvo kaj pro tio ĝi rebruas sub la hufoj de bonaj ĉevaloj. Kaj cetinaaj fraŭloj ne timas ĉi tiun rebruon, sed al ili aperas grandaj taĉmentoj da rajdantoj kun silkaj standardoj kaj tamburoj, dum ili, fermante la okulojn, ekkantas pri taĉmentoj, kiuj iam trairadis ĉi tie.

Sed ankaŭ la paŝtistinoj en siaj kantoj minacas al tiuj, kiuj intencas ilin forrabi, kaj iliaj kantoj temas pli multe pri heroeco kaj armilaro, ol pri fraŭloj kaj amo. Kaj aŭdante tiun resonegon kaj tiujn kantojn, vi dirus, ke leviĝas la tuta regiono kaj rapidegas al batalo ien malproksimen, por tiun saman nokton atingi malamikaron, kiu forkuris kun rabaĵo. —

Tiam Juriŝa kaj Gare sin levis kaj ekrajdis, serĉante per la okuloj en la malproksimo la plej karajn paŝtistinojn.

Sed la paŝtistinoj jam sciis, kie estos iliaj plej karaj fraŭloj, kaj ili tien pelis sian brutaron.