Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montaĵon fortan junulon kun brilaj arĝentplatoj kaj longa pafilo kun la tubo el Damaska ŝtalo, vi sentus la proksimecon de la sorĉa kaj heroa Oriento.

La Cetinaanoj ja eĉ nun ne pensas kiel trankvile vivi, sed ili vivas trankvile, ĉar ili devas, kaj ĉar estas neniu, kun kiu ili povus batali.

La Turkoj jam delonge foriris, sed antaŭe bruligis en ili sopiron je batalo kaj gloro, je forteco kaj venĝo. Ilin turmentis tiu sopiro kaj delogis je kio ajn, kion oni ne nomus heroeco en regionoj, kie neniam estis turkoj.

Tamen la regiono ŝajnis trankvila kaj dormema en la varmego de l’ somera suno, sed kvazaŭ ĝi estas ripozanta post la batalo kaj farita heroaĵo.

Ĵus tiun jaron finiĝis la centsesdeka jaro, de kiam Cetinaanoj elpelis Turkojn, kaj ĝi estis la lasta granda batalo, ĉar pli malgrandaj ankaŭ pli malfrue okazadis. Kaj poste Cetinaanoj estis nur unu tagon da irado malproksimigitaj de turka limo.

Kaj tiu lasta granda batalo estis tiel terura kaj stranga, ke pri ĝi eĉ nun oni rakontas la legendon: ilia Virgulino en fortan turkan tendaron sendis la kormalsanon kaj ekminacis al la Turkoj per la glavo de la kastelo, kaj estis pereigita granda turka militistaro. Verŝajne tiun legendon oni rakontis ofte, ĉar ne estas en Cetina plenkreskinta persono, kiu ne konas tiun legendon.

Sed pli multe ol tiun legendon, oni ripetadis ĉiujare la heroan ludon „ringo“, rememoraĵo je tiu tempo de cetinaa gloro.

Estis la tago en Aŭgusto, kiam la Cetinaanoj, vestitaj per brilegaj vestoj de antikvaj herooj, sur ĉevaloj en kurado, per lanco trafadis en la feran ringon. Sed vetkuradis kaj trafadis nur riĉaj urbanoj kaj junuloj el plej bonaj domoj el la vilaĝo, al kiuj urbanaj parencoj volis prunte-