Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

valon, teron, glitas laŭ ŝia vestaĵo. Li ekbatis per la vipo sian ĉevalon kaj veturas antaŭen; ŝi, sin apoginte je acero, laŭte ploregas...»

***

Sed ekbrilis kvazaŭ fulmo kaj malaperis la malproksima patrujo kun siaj altaj arbaroj kaj densaj ĝardenoj; malaperis la knabinoj kantantaj, la filo... eĉ la patrino maljuna. Li kuŝas senmove, silente meze de fremda, nekonata stepo kun manoj kunmetitaj kruce sur la brusto, kun l’ okuloj fermitaj por ĉiam. La brusto heroa jam plu ne moviĝas, la koro laciĝinta ne batas...

Tamen en liaj oreloj ankoraŭ estas aŭdataj resonoj de la mirinda melodio. Ĝi iom similas al la sonoj de konata vilaĝa muziko kaj al la kantoj senzorgaj de knabinoj, sed pli bela, pli pura ĝi estas.

La vento purigis ĉielon de nuboj kaj de la supro de nokta blua ĉielo ekrigardis miliono da steloj gajaj. Subite ili paliĝis kaj ĉesigis sian rondon dancan, vidinte l’ oferaĵon kuŝantan en stepo, l’ oferon alportitan al dio monstra, nesatigebla, al la milito...