Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La krepusko malleviĝis; super la rivero pendis nebuleto, tra kiu estis vidataj fantaziaj dentetoj kaj turoj de l'fortikaĵo de l'urbo Smederevo (Semendria), al kiu alproksimiĝis la vaporŝipo.

La kantisto leviĝis.

― La sinjoro vojaĝas Belgradon?

― Jes.

― Mi ankaŭ vojaĝas tien. Ĉu estas eble sciiĝi vian estimindan nomon?

Mi min nomis .

― Kaj mi estas Marko Kraljeviĉ.

Se li dirus, ke li estas kapitano de l'republiko San-Marino, reĝo de l'insuloj Samoa, duko de l'afrika gento Njam-Njam, ― mi estus frapita malpli! ... „Aŭ tio ĉi estas malĝentila kaj sensenca mistifiko , aŭ tiu ĉi homo estas freneza ", ― mi ekpensis.

― Ne miru, sinjoro, diris li facile ridetinte; ― Marko estas mia baptonomo, kaj Kraljeviĉ estas nia familinomo; eble ian mian antaŭulon oni alnomis „kralj " (reĝo) , kaj estas ebla, ke iu el ili estis efektive reĝo, ― kiu scias tion? Sed en nia familio neniam estis Marko. Unufoje mia patro vidis en sonĝo: venis al li vila kaj diris: ĉe vi estos naskita filo, kaj vi lin nomos Marko . " ― En la sekvanta tago mi estis naskita...

Videble, ke la okaza simileco de l'nomo, la sonĝo de l'patro, kiu ankaŭ estis, kredeble, entuziasto, konstanta revado en regiono de la legendo, ― ĉio tio ĉi ne povis ne impresi je l'ekscita cerbo de l'malfeliĉulo, kaj liaj vortoj, ke la atendata Kraljeviĉ Marko iradas inter ni kaj atendas nur, ke eksonoru lia horo, ― ĉu tiuj ĉi vortoj ne rilatis al li mem?

― Bonan nokton, diris Marko Kraljeviĉ forirante: ― Dio helpos, ni nin vidos en Belgrado.

La vaporŝipo proksimiĝis al la smedereva haveno, kies sekvanta estas Belgrado. La suriranta luno arĝentigis la dentetojn kaj turojn de smedereva fortikaĵo, kies antikvaj muroj sin levas rekte el la akvoj de l'rivero ankoraŭ pli antikva.