Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

MALLUMAĴOJ

— Kie estas Paŭlo ?

— Ĉu mi scias ?...

— He, nevino, vi estas...

— Kara onklo, mi petis de vi kvaronhoron. Vi estis kompleza donaci al mi tiun ĉi mallongan kvaronhoron el via kara tempo (la sinjorino akre akcentis la lastajn vortojn), mi do rajte postulas, ke vi aŭskultu min. Mi tuj finos.

— Kara, bela Lidio, — mi serioze diras, — tio, kion vi volas diri al mi, estas sensencaĵo. Vi jam diris tion al mi hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Mi ne aŭdis ĝin volonte. — Mi serioze diras. Mia vespermanĝo... mia apetito... De la tempo, kiam mi venis Ĉe vin, en tiun ĉi malgrandan vilaĝon, ĉie kaj ĉiam — mi serioze diras — mi vidas acidajn mienojn. Tio ĉi tedas, ĉagrenas min. Mi estas jam plena ĝis tie ĉi...

Kaj la estiminda kolonelo kolere montris sur sian orkolumitan kolon.

— Aŭskultu min, — interrompis la bela sinjorino senpacience, — poste mi ne incitos. Havu la bonecon, komenci la eksedziĝan proceson en mia nomo ĉe la juĝistaro, kiam vi estos reirinta en la urbon. Ne interrompu min. Mi volas tion. Mi volas, ke vi faru ĝin, por ke ĝi havu pli profundan impreson. Vi bone