Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estonta agado kaj de la edziĝa soleno, ĉu ne vere? Mi timas, ke post ne longe tiu egoista reklamisto trovos nin denove, kaj tiuokaze ne estos eble interparoli pri niaj propraj aferoj.

— La ĉieloj malpermesu tion ! — fervore ekkriis sinjoro Ĉester — mi povus facile kontentigi ekzameniston per laŭvorta ripetado de la kutima konversacio — ne, monologo — de tiu tedulo. Nur pensu, Lilio, jam tri fojojn hodiaŭ, dum mi staris sur la stacio atendante vian alvenon, li sciigis min pri sia granda repertuaro, kaj diris, ke li ne bezonas laborenspezi pro tio, ke li havas renton!… sed… ne vere!… jen li mem! ni tuj foriru… eble li ne ankoraŭ vidis nin!… kiel diras la proverbo, “Paroli pri la anĝeloj aŭdigas iliajn flugilojn.”