Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste lasu Neron vagi denove libere kaj revenu ĉi tien — ĉu ci komprenas?"

"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo duonlaŭte, okupante sin ekstere per Nero.

Preskaŭ en la sama momento silentiĝis ankaŭ la malklara bruo de l' alveturanta veturilo. Laŭ ĉio la avizita kaleŝo kun la kuracisto enveturis en la korton kaj haltis...

La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la koridoron renkonte al la kuracisto.

Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, akompanata de la koĉero en malseka mantelo.

"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo — se mi memoras, sinjoro Podhradský..."[1] diris la kuracisto enirante.

"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la koridoron antaŭ la alveninto.

"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la koĉero. "Ne maljungu la ĉevalojn — sendube ni tuj denove forveturos."

"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos en la veturilejon antaŭ la ĉasdomo, por ke la ĉevaloj estu ŝirmitaj kontraŭ la pluvo."

La koĉero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seĝon kaj malproksimiĝis senparole.

Antaŭ lia foriro alvokis la arbaristo Kiĉjon, kiu laŭ ĉio spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel angilo en la ĉambron, fermis la pordon, riverencis antaŭ la kuracisto laŭ la signo de l' arbaristo kaj foriris post la koĉero.

  1. Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo.