Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuŝantaj la arbardistrikton, kun la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam mia filo enkondukis ŝin en la ĉasdomon kiel sian edzinon. Mia rigardo kun la ekmiro fiksis sur ŝi. Mi estis konvinkita, ke mia filo ne povis pli bone elekti —"

"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro.

"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontraŭdiris la arbaristo kun la konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estaĵo tute anĝela... En kelke da tagoj ŝanĝiĝis la trankvila, malĝoja kaj iafoje eĉ senviviganta angulo nia en veran paradizon de l' silenta, dolĉa plezuro... Malgraŭ sia juneco Evelino egalis al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Ŝi sciis fari tion, pri kio antaŭe en nia solejo ni eĉ ne sonĝis. Ŝia edukiteco estis ekzempla kaj neniel ŝanĝiĝis. La libro estis ŝia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaŭ la mondon... Ŝi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn vojaĝojn tra Eŭropo; unuvorte —"

"Laŭ ĉio ŝajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via solejo tamen ŝi eksopiris..."

"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino, floranta en la freŝa forto de la vivo kaj kutiminta al la ekscitanta vivoturno grandurba, pli aŭ malpli frue eksopiros tamen la atmosferon, en kiu ŝi estis pasiginta sian junecon. Sed dum ĉiuj ses jaroj mi ne rimarkis eĉ unu simptomon de tiu speco. Evelino ĝis la momento, kiam mi vidis ŝin en la lasta tago de l' pasintaj ĉasoj antaŭvespere lastan fojon foriri malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis freŝa, senzorga kaj gaja, entute tia, kia ŝi aperis unuan fojon en nia solejo..."

"Eble okazis ia malpaco kun la edzo —"

La arbaristo kontraŭdiris:

"La filo estus almenaŭ skizinta al mi sian konjekton — eĉ ankaŭ tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone