Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pordon, kies anson li tenis, por ke la ventego ne eligu ĝin.

Modera trablovo turnis sin en la ĉambro: la pordo en la mano de Podhradský ekskuiĝis.

"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la doktoro.

En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la ĉambro turnis sin malvarma spiro de la vento.

Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis la skurĝon kaj poste ekkriis per mallaŭtigata voĉo:

"Nero!"

Cedinte rapide en la ĉambron li brue fermis la pordon, dirante al la doktoro:

"Nero jam kuras!"

Kaj efektive preskaŭ en la sama momento estis aŭdata post la pordo la flaranta ekbojo de la hundo:

"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!" rimarkigis la kuracisto, sidiĝante sur la saman lokon, kie li estis sidinta...

Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.

Ambaŭ trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:

"Ĉu vi ne aludis, sinjoro doktoro — en via parolo iun malfeliĉon, kiu vin trafis?"

Tiu demando preskaŭ dolore tuŝis la doktoron.

"Ah, sinjoro arbaristo — estas pli bone ne rememori!" li diris venkante la subitan kortuŝon. "Ni kuracistoj, kiuj estas preskaŭ ĉiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraŭ la neniigeblaj leĝoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la brutala naturo. Ni akceptas ĉiun ĝian baton, kiun ĝi donas al ni, kun pli aŭ malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas eble, sole unu rimedon — ni evitas la rememorojn."