Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Pro ĉio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aŭ almenaŭ diru al li, ke mi estas ĉi tie — ke mi revenas —."

"Mi ne povas."

"Ĉu li estas malsana?"

"Ne estas. Sed la infano — la infano malsanas —"

"Pro la kompato de Dio — mia infano?" ekkriis Evelino malespere kaj ŝia rigardo rondiris sovaĝe en la ĉambro.

Sed ĉar de la loko, kie ŝi ĵus staris, ŝi ne povis vidi en la malantaŭo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la duone disigita pordokurteno, ŝi denove tuj rekonsciiĝis.

"Mi vidis ja ĝin antaŭhieraŭ de malproksime kelkajn fojojn. Ĝi estis sana kaj freŝa..."

"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malĝoje la arbaristo.

Evelino ekĝemis dolore:

"Ah, Dio, Dio — do mia antaŭsento tamen ne trompis min... Kiam proksimume antaŭ duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj sur la senarba deklivo kaleŝon alveturantan de l' urbo al la ĉasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ĝi povas esti sole kaleŝo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, ekregis min terura antaŭsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam hieraŭ en la nokto, mi ŝteleniris ankaŭ hodiaŭ — antaŭ momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la bojado aŭ alimaniere, en la korton ĝis la fenestro por tute konvinkiĝi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkiĝi pri la vero, mi kuraĝis fine —"

Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis kun la mieno de plej kortuŝanta muta