Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dolore ol severe kunpremitaj, sed ĝis nun freŝaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antaŭ ĉio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazaŭ tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj — ĉio havas ĵus aspekton de rigideco.

En tiu ĉarma kaj simpatia vizaĝo ne moviĝis eĉ unu muskolo dum kelke da sekundoj; ŝajnis, kvazaŭ estus staranta ĉi tie statuo el karara marmoro.

Sed post momento ŝi denove eksvingis la dekstran manon kaj denove mallevinte la vualon ŝi faris kelke da paŝoj antaŭen ĝis la preĝbenketo antaŭ la katafalko, kie ŝi haltis.

Momenton ŝi staris senmove, kvazaŭ en embarasoj, kion fari.

Ŝia rigardo kelkafoje leviĝis kaj transflugis timeme la malfermitan ĉerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj konturoj de la kadavro, ĝi ĉiam haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pupitro.

Post kelke da minutoj la monaĥino fine moviĝis. Apoginte la dekstran manon sur la pupitro, ŝi levis per la maldekstra mano la jupon kaj genuis en la preĝbenketo, poste ŝi faris la signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove restis sen movo kiel statuo...

En la salono regas profunda, preskaŭ sankta silento. Sole periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaŭ estus diskrevinta aerbulo.

La monaĥino estas enprofundiĝinta en la preĝo.

Unue ŝi preĝis mallaŭte, ŝiaj lipoj movadis sin apenaŭ rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo ŝi preĝas en la animo...

Dume ekstere preskaŭ tute noktiĝis; la funebra salono en la flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, sed tiom pli malĝojan. Sed la monaĥino ne rimarkis tiun ŝanĝon, Kun la rigardo fiksita