Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed malrapide revenas la antaŭa ardo kaj fervoro. Ŝia tuta animo preĝas...

Ŝi preĝas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da horo, ne ĉesante preĝi eĉ unu momenton kaj ne malstreĉante almenaŭ iomete siajn pensojn... Subite ŝi estis interrompita en la preĝado. De proksime, kredeble de la proksima preĝejturo eksonis surda sono de la horloĝo.

La monaĥino ĉesinte en la preĝado levis iom la kapon kaj kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.

Ekbatis la dekunua.

La lasta sono estis treme soninta kaj ĉirkaŭe ekregis denove profunda silento.

La interrompita monaĥino vane penas enprofundiĝi denove en la preĝon. Mallaŭte ŝi parolas la vortojn de la preĝo; sed dume ŝia animo meditas, ĝis fine la meditado tute venkas.

Ŝi meditas pri la lastaj aferoj de la homo — pri la morto, la mistera, ĝis nun de neniu solvita enigmo — pri la vivo postmorta: pri la feliĉo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...

Ŝi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas al la »larma valo« — al la turmentoj kaj doloroj teraj, al la stranga, tre stranga miksaĵo de ĝojaj, malĝojaj kaj doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.

Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolĉan — kvazaŭ kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj aŭtopsioj falas en la animon... Antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta monaĥino tremetas kvazaŭ en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino en la ĉifonoj kaj kun la okuloj sange ruĝaj de ploro, jen kaduka maljunulo ŝanceliranta laŭlonge la muro, jen denove iu