Paĝo:Baha - Parizaj Paroladoj de Abdul Baha, 1932, Zamenhof.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La devo de afableco kaj simpatio rilate al fremduloj kaj alilanduloj
la 16-an kaj 17-an de oktobro 1912.

Kiam homo turnas la vizaĝon al Dio, li trovas ĉie la sunbrilon. Ĉiuj homoj estas liaj fratoj. Ne permesu, ke la formoj de konveneco ŝajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaŭ vi suspektus ilin malbonfarantoj, ŝtelistoj kaj kruduloj. Vi opinias, ke necesas esti tre singardema, por ne elmeti sin al la risko de konatiĝo kun tial, eble nedezirindaj personoj.

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo.

Helpu al ili senti sin, kiel hejme; informiĝu, kie ili loĝas, demandu, ĉu vi povas fari al ili ian servon; penu fari ilian vivon iom pli feliĉa.

Tiel, se eĉ tio, kion vi komence suspektis, montriĝus vera, estu, malgraŭ ĉio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco helpos al ili fariĝi pli bonaj.

Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj kiel fremduloj?

Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.

Realigu en praktiko la instruon de Baha’u’llah, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj, estu afablaj por tiuj, kiuj venas al Oriento, por vivi inter vi. Forlasu la regulojn de via konveneco, parolante kun ili; ili ne estas alkutimigitaj al tio. Al orientanoj tia sintenado ŝajnas malvarma, malamika. Via konduto estu, kontraŭe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala amo. Kiam vi renkontas person aŭ alian fremdulon, parolu al li, kiel al amiko; se li ŝajnas soleca, penu helpi al li, estu por li servopreta; se li estas malgaja — ĝojigu lin, se malriĉa — helpu lin, se premita — savu lin, se malfeliĉa — konsolu lin. Tiel agante, vi elmontros, ke ne nur en vortoj, sed vere kaj en faroj vi konsideras ĉiujn homojn kiel viajn fratojn.

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’ homaro, kiel pri granda idealo? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur pa-