Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj, ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa. Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: guillaume kaj maldekstre: posteulo de sinjoro chevrel. Suno kaj pluvo formordis la plej grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita sur la literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas, ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn en siajn firmaojn. Ekzemple: La Porkino, kia ŝpinas, la Verda Simio ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis Ia paciencon de la industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la Providencoj, la Bonaj Fidoj, la Dank’ al Dio kaj la Senkapigoj de Sta Johano-Baptisto, kiujn oni vidas ankoraŭ en Ia strato Sta Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon, kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la antikva drapaĵo,