Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zaĝo, nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama grdcieco, la sama trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto naskita de la juneco de la vangoj de tiu flguro, sur kiu la dormo preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio, ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro2) malsupreniĝis kun tiu rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Sajnis al tiu junulo, ke subite nubo kaŝis la plej brilan matenstelon.

Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis la nefirman vitraĵon de la butiko la kato, kiu pilkludas estis forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis puŝita kontraŭ la internan dommuron de servistp kredeble samtempulo de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis Ia kvadratan drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo „Guillaume, posteulo de Chevrel“. Pli ol unu preterpasanto ne estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere Iian butikon, apenaŭ oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel haringoj, kiam

ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco de tiu

14