Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lia flava kranio, ke li similis sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto, flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon, kiujn postulas la aferoj.

Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn, en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis kelkfoje lin bedaŭranta la Barĥiĉefon de la komercistoj3)", kiam li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur la verdikto de la konsuloj4). Levinta, sendube laŭ tiu kutimo, la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la patrono esploris iliajn vizaĝojrf kaj iliajn morojn la lundon matene, por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj maisaĝaĵoj. Sed tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj. Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de

flanka manĝoĉambro lumigita per vitraĵo en plafono, de

16