Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiun nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ciam modeste vestitaj la du fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj barmonigis ilin kun tiuj rebrilaj vendtabloj, ku-n tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio, kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia edukiteco. Destinitaĵ al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon, la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en Le Ragois7) kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn de negocisto.

Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono sur la dua etaĝo oni devis akcepti — sinjorinon Roguin, fraŭlinon Chevrel, dekkvin jaroj pli

juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis diamantojn; la junan

21