Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj, estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis, kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko la kato, kiu pilkludas, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo, la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la Iumo. La vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo. Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj Mikel Angelo soifls la veran naturon, post longa restado en la pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon., Gusta aŭ malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el Ia frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur ĉe lapentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo

tro arda per Ia laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis,

25