Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Rafaelo kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola respondo, la juna artisto kapklinis.

— Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo! Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, aldonis la fama pentristo. Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco. La niaj pentrajoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu, prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj.

Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Gi naskigis tiujn anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj, kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem. La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj12); la artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon de la Sta Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino,

kiun ŝi multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio.

27