Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jes, mi konas pentromastron por domoj, sinjoron Lourdois, kiu havas skudojn sufiĉe.

Tiel parolante, la familio atingis la preĝejon Sta Leu. Tie sinjorino Guillaume reprenis siajn rajtojn kaj unuafoje sidigis Aŭgustinon apud si. Virginio lokiĝis sur la kvaran seĝon apud Lebas. Dum la prediko ĉio okazis bone inter Aŭgustino kaj Teodoro, kiu starante malantaŭ kolono preĝis fervore sian diinon; sed ĉe la „Dileviĝo“, sinjorino Guillaume ekvidis iom malfrue, ke ŝia filino Aŭgustino tenis sian preĝlibron inverse. Si volis tuj forte riproĉi ŝin, kiam mallevante sian vualon, ŝi interrompis sian legon kaj ekrigardis laŭ la direkto, kiun preferis la okuloj de ŝia filino. Per siaj okulvitroj, ŝi vidis la junan artiston, kies monduma eleganteco divenigis prefere ian kavalerian oficiron en libertempo ol negociston de la kvartalo. Malfacile oni imagos la ekscitecon, en kiu troviĝis sinjorino Guillaume, kiu laŭdis sin, ke tiel perfekte ŝi estis edukinta siajn filinojn, kiam ŝi rekonis en la Aŭgustin-a koro ne permesitan amon, kies danĝeron trograndigis ŝia prudeco kaj ŝia nescio. Ŝi kredis sian filinon gangreniĝinta ĝiskore.

— Tenu unue vian libron rekte, fraŭlino, — ŝi diris mallaŭte, sed tremante pro kolero. Ŝi elŝiris vive la akuzantan libron kaj remetis ĝin tiamaniere, ke la literoj estu bondirektaj. — Ne levu la okulojn alien ol al viaj preĝoj, ŝi aldonis, se ne, vi respondos al mi. Post la meso, via patro kaj mi devos paroli al vi.

Tiuj vortoj estis fulmobato por lakompatinda Aŭgustino. Ŝi sentis sin senfortiĝi sed starante inter la doloro spertita kaj la timo fari skandalaĵon en la preĝejo, ŝi kuraĝis kaŝi sian angoron. Tamen oni povis, vidante ŝian preĝlibron tremeti kaj larmojn defali sur ĉiun paĝon, kiun

ŝi turnis, diveni facile Ia teruran staton de ŝia animo.

40