Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lente, ŝi iom maltimis prononcante la nomon de sia kara Teodoro de Sommervieux kaj resonigis malice la aristokratan partikulon. Liverante sin al la nekonita ĉarmo paroli pri siaj sentemoj, ŝi trovis sufiĉe da kuraĝo por deklari kun sia senmalvirta firmeco, ke ŝi amas sinjoron de Sommervieux, ke ŝi jam skribis al li kaj aldonis kun larmoj:

— Tio estus mia malfeliĉo, se oni foroferus min al alia.

— Sed Aŭgustino, vi ne scias do, kio estas pentristo? — ekkriis ŝia patrino abomene.

— Sinjorino Guiliaume! — diris la maljuna patro ordonante silenton al sia edzino. — Aŭgustino, — li diris, — la artistoj ĝenerale estas malsatuloj. Ili estas tro elspezemaj por ne esti ĉiam sentaŭguloj. Mi vendis al formortinta sinjoro Jozefo Vernet, formortintaj Lekain kaj sinjoro Noverre. Ho, se ci scius kiel tiu sinjoro Noverre, sinjoro la kavaliro de Sta Georges kaj precipe sinjoro Philidor lerte trompis tiun kompatindan patron Chevrel! Ili estas stranguloj, mi scias tion. Tio havas babiladon, manierojn … Ha! neniam via sinjoro Sumer … Somm …

— De Sommervieux, patro mia!

— Nu! de Sommervieux, konsentite! Neniam li estos tiel agrabla kun vi kiel la kavaliro de Sta Georges kun mi, la tagon, kiam mi ricevis verdikton de la konsuloj kontraŭ li. Jes, ili estis iamaj nobeloj.

— Sed, mia patro, sinjoro Teodoro estas nobelo kaj skribis al mi, ke li estas riĉa. Lia patro estis nomita la kavaliro de Sommervieux antaŭ la revolucio.

Je tiuj paroloj sinjoro Guillaume rigardis sian terurigitan edzinon, kiu, kiel incitita virino frapis la plankon piedpinte kaj konservis malserenan silenton. Si eĉ evitis

jeti siajn koleregajn rigardojn al Aŭgustino, kaj ŝajnis

42