Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laboris vigle, sed kelkafoje reiris serĉi distraĵojn en la monduma vivo. La domo, kiun li pli volonte vizitis, estis tiu de la Dukino de Karigliano, kiu fine sukcesis altiri ĉe si la faman artiston. Kiam Aŭgustino estis resanigita, kiam ŝia filo ne postulis plu tiujn senĉesajn zorgojn, kiuj malebligas, ke patrino ĝuu la mondumajn plezurojn, Teodoro deziris provi tiun ĝuon de propramo, kiun donas al ni la societo, kiam ni aperas en ĝi kun bela virino, objekto de envio kaj de admiro. Trapasi la salonojn montrante sin kun la brilo pruntita de la gloro de sia edzo, vidi ŝin ĵaiuzata de ĉiuj virinoj estis por Aŭgustino nova rikolto de plezuro; sed tio estis la lasta rebrilo, kiun devis elĵeti sia edzeca feliĉo. Si unue ofendis la vantecon de sia edzo, kiam malgraŭ vanaj penoj ŝi lasis ekvidigi sian nescion, la neĝustecOn de sia lingvaĵo kaj la malampleksecon de siaj ideoj. La karaktero de Sommervieux, bridita dum preskaŭ du kaj duono jaroj per la unuaj puŝegoj de 1’ amo, reiris kun la trankvileco de malpli juna posedaĵo al sia inklino kaj siaj kutimoj momente deflankigitaj. La poezio, la pentrarto kaj la altaj ĝuoj de 1’ imago pretendas sur la nobelaj mensoj nedetrueblajn rajtojn. Tiuj bezonoj de fortaanimo ne estis erarigitaj ĉe Teodoro dum tiuj du jaroj, ili estis trovintaj nur novan paŝtaĵon. Kiam la amkampoj estis trairitaj, kiam la artisto estis, kiel la infanoj, kolektinta rozojn kaj cejanojn tiel avide, ke li ne ekvidis, ke liaj manoj ne povis plu enteni ilin, la sceno ŝanĝis. Kiam la pentristo montris al sia edzino la skizojn de siaj plej belaj verkoj, li aŭdis, ke ŝi ekkriis kiel la patro Guillaume: „Tio estas beleta!“ Sia senvarmeca admiro ne devenis de konscia sento, sed de fido al amparolo. Aŭgustino preferis rigardon al plej bela pentraĵo. La

sola nobelsupereco, kiun ŝi konis, estis tiu de la koro.

50