Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝi ofte iam mokis pri tio, Aŭgustino ne povis ne imiti iomete Ia patrinan prudecon. Tiu troigo de hontemo, kiun ne evitas ĉiam la virtemaj edzinoj, sugestis kelkajn epigramojn per krajono, kiuj estis tro bongustaj, por ke Sommervieux povis ofendiĝi. Tiuj ŝercaĵoj estus estintaj eĉ pli kruelaj, ili estis cetere nur revenĝoj plenumitaj super li de liaj amikoj. Sed nenio povis esti malgrava por animo, kiu ricevis tiel facile, kiel tiu de Teodoro, la aliulajn impresojn. Por tio li spertis nesenteblan malvarmecon, kiu nur povis pligrandiĝr. Por atingi la edzecan feliĉon, oni devas surgrimpi monton, kies mallarĝa plataĵo kuŝas tre proksime de deklivo tiel rapida kiel glitiga, kaj la amo de la pentristo malsupreniris ĝin. Li juĝis sian edzinon nekapabla ŝati la moralajn konsiderojn, kiuj pravigis, laŭ li, la strangecon de liaj manieroj kontraŭ ŝi kaj kredis sin tre senkulpa, por tio, ke li kaŝis al ŝi pensojn, kiujn ŝi ne komprenis kaj dekliniĝojn ne juĝeblajn de burĝa konscienco. Aŭgustino enfermis sin en doloron malserenan kaj silentan. Tiuj sekretoj metis inter la geedzoj vualon, kiu devis dikiĝi iom post iom. Kvankam ŝia edzo ĉiam montris estimon kontraŭ ŝi, Aŭgustino ne povis ne tremi vidante lin rezervi por la mondumo la trezorojn de sprito kaj de gracieco, kiujn iam li deponis ĉe ŝiaj piedoj. Baldaŭ ŝi klarigis malbone la paroladojn spritajn pri la ŝanĝemo de la viroj. Ŝi ne plendis, sed ŝia sintenado valoris riproĉojn. Tri jarojn post sia edziniĝo, tiu virino juna kaj beleta, kiu preterpasis tiel distinga en sia luksa kaleŝego, kiu vivis en glora kaj riĉa medio, enviita de tiom da personoj ne zorgemaj kaj ne kapablaj ŝati ĝuste la vivajn situaciojn; ŝiaj vizaĝkoloroj paliĝis. Ŝi pripensis, ŝi komparis; poste la malfeliĉo al ŝi montris la

unuajn sperterojn. Ŝi decidis resti kuraĝa en la devo,

52