Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inciti ŝin, ke ŝi plenumu pekojn, ĉar li nomis ŝian virton nesentebleco. Aŭgustino penis vane por abdiki sian racion, por submeti sin je ĉiuj kapricoj, ĉiuj fantaziaĵoj de sia edzo kaj sin dediĉi al la egoismo de lia vanteco; ŝi ne rikoltis la frukton de siaj foroferoj. Eble ambaŭ lasis preterpasi la momenton, kiam la animoj povis interkompreni unu la alian. Iun tagon la tro sentema koro de la juna edzino ricevis unu el tiuj batoj, kiuj tiel forte fleksigas la sentligojn, ke oni povas kredi, ke ili estas rompitaj. Si izoliĝis. Sed baldaŭ fatala penso sugestis, ke ŝi iru serĉi konsolojn kaj konsilojn meze de sia familio.

Do iun matenon, ŝi direktis sin al la groteska fasado de la humil^ kaj silenta domo, kie pasiĝis ŝia infana tempo. Si sopiris revidante tiun fenestron, de kie, iun tagon, ŝi estis resendinta unuan kison al tiu, kiu nun disŝutis sur sian vivon tiom da gloro kiom da malfeliĉo. Nenio estis ŝanĝita en la kaverno, kie tamen plijuniĝis la drapkomerco. La fratino de Aŭgustino okupis ĉe la vendtablo la patrinan sidlokon. La juna afliktulino renkontis sian bofraton kun la plumo ĉe la orelo. Apenaŭ li aŭskultis ŝin, tiel li ŝajnis multokupata. La terurigaj signoj dd ĝenerala inventaro montriĝis ĉirkaŭ li. Pro tio li forlasis ŝin petante pardonon. Sia fratino akceptis ŝin iom malvarme kaj kun ŝajna venĝo. Efektive, Aŭgustino eleganta kaj malsupreniranta de veturilaro, ĝis nun vidis sian fratinon nur preterpasante. La edzino de la prudenta Lebas imagis, ke la mono estis la unua kaŭzo de tiu frua vizito, ŝi provis teni sin firme kun rezerva maniero, kiu ridetigis Aŭgustinon pli ol unu fojon. La pentristedzino vidis, ke, escepte la plumeroj sur la kufo, ŝia patrino estis trovinta en Virginio

posteulinon, kiu konservis la antikvan honoron de la

55