Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu sento revekiĝis tute forta, kiam ŝi aŭdis, ke Jozefo Lebas parolis pri juĝa agado. Si dankis siajn du amikojn kaj rehejmiĝis ankoraŭ pli maldecida, ol ŝi estis antaŭ la konsiliĝo. Si kuraĝis tiam veturi al la antikva hotelo de la strato Colombier, celante konfidi siajn malfeliĉaĵojn al siaj gepatroj. La kompatindulino similis tiujn malsanulojn, kiuj en malespera stato provas ĉiujn receptojn, kaj eĉ fidas je popularaj kuraciloj. La du gemaljunuloj akceptis ŝin kun fervora sento, kiu kortuŝis ŝin. Tiu vizito alportis al ili distraĵon, kiu por ili valoris trezoron. De kvar jaroj ili marŝis en la vivo, kiel marveturantoj sen celo kaj sen kompato. Sidante ĉe la fajrangulo, ili rakontis unu al la alia ĉiujn katastrofojn de la maksimumo, siajn iamajn drapaĉetojn, la manieron, per kiu ili evitis la bankrotojn kaj precipe tiun faman Lecokan bankroton, la apud Marengo-an batalon16) de patro Guillaume. Poste, kiam ili estis elĉerpintaj ĉiujn antikvajn procesojn, ili resumis la sumigojn de siaj inventaroj la plej produktintaj kaj rakontis ankoraŭ la maljunajn historietojn de la kvartalo Sta Deniso. Je la dua, Ia patro Guillaume iris viziteti la firmaon la kato, kiu pilkludas. Revenante, li haltis antaŭ ĉiuj butikoj, iam liaj konkurantoj, kaj kies la novaj posedantoj esperis fortreni la maljunan negociston en iajn aventurajn diskontojn, kiujn kutime li ne rifuzis nepre. Du bonaj normandaj ĉevaloj mortiĝis pro graso en la hotela stalo. Sinjorino Guillaume utilis ilin nur por ĉeesti ĉiudimanĉe la kantmeson de sia paroĥo. Trifoje ĉiusemajne tiu respektinda paro oferis manĝadon. Dank’ al la influo de ŝia bofilo Sommervieux, la patro Guillaume estis nomita membro de la konsiliga komitato por la vestigo de la trupoj. Depost kiam ŝia edzo troviĝis alte lokita

en Ia administracio, sinjorino Guillaume decidis laŭrange

57